Chinatown (filmo)
Aspekto
Ĉinio-urbo | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Chinatown |
Produktadlando | Usono |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 20-a de junio 1974 |
Daŭro | 131 minutoj |
Ĝenro | Krim-dramo |
Kameraado | John A. Alonzo |
Buĝeto | Usona $6.000.000 taksata |
Reĝisoro(j) | Roman Polanski |
Produktisto(j) | Robert Evans |
Scenaro | Robert Towne |
Filmita en | Usono |
Loko de rakonto | Los-Anĝeleso |
Muziko de | Jerry Goldsmith |
Rolantoj | Jack Nicholson • John Huston • Faye Dunaway • John Hillerman • Diane Ladd • Roman Polański • Roy Jenson • Bruce Glover • Joe Mantell • Burt Young • James Hong • Jerry Fujikawa • Jesse Vint • John Holland • Noble Willingham • Perry Lopez • Rance Howard • Roy Roberts • Richard Bakalyan • Lee de Broux |
Produktinta firmao | Paramount Pictures |
Distribuo | Paramount Pictures |
Honorigoj | Akademia Premio por la Plej Bona Originala Scenaro • National Board of Review: Top Ten Films |
IMDb | |
Chinatown (Ĉinio-urbo) estas filmo aperinta en 1974 kaj direktita de reĝisoro Roman Polanski. Ĝi enhavas multajn elementojn de la ĝenro "filmo nigra", ĉefe plurnivelan rakonton, kiu estas duone mistero kaj duone psikologia dramo. La filmo gajnis multajn premiojn, inkluzivante Akademian Premion pro plej bona scenaro por Robert Towne.
En la filmo ludis la steluloj Jack Nicholson, Faye Dunaway kaj John Huston. Mallonge aperas en la filmo ankaŭ reĝisoro Roman Polanski. La posta filmo en la serio, The Two Jakes (La du viroj Jake) estis farita en 1990.