Bando de la Kvar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bando de la Kvar
politika grupo • kvaropo
Lando(j) Popola Respubliko Ĉinio vd
vdr

La tiel nomata "Bando de la Kvar" (ĉine 四人帮四人幫, pinjine: Sìrénbāng, aŭ "Fikvaropo") estis grupo da kvar dirigentoj de la Ĉina Komunista Partio kies nomoj estas ligitaj kun la Kultura Revolucio (1966-1976).

La grupo konsistis el Jiang Qing, kiu estis la edzino de Mao Zedong, Zhang Chunqiao, Yao Wenyuan kaj Wang Hongwen. La lastaj tri estis grava dirigentoj de la partio en Ŝanhajo. La kvar apartenantoj al la "bando" ĉiuj havis gravajn rolojn dum la kultura revolucio, kaj post la morto de Lin Biao en 1971, ili fariĝis la plej radikala frakcio ene de la komunisma partio, kiuj volis daurigi la movadon kaj kontraustaris la pli moderan frakcion kiu konsistis ĉefe el Deng Xiaoping kaj Zhou Enlai. Post la morto de Mao en 1976, la membroj de la bando estis arestitaj. Ĉi tiu ago ofte estas prezentita kiel la fino de la Kultura Revolucio. Komencis agresa kampanjo de la Ĉinaj amas-komunikiloj kiuj prezentis ilin kiel la solaj respondeculoj de la Kultura Revolucio, kiu estis fakte katastrofa kaj kaosa periodo de la ĉina historio. Tamen, laŭ sendependaj fontoj, la respondeco pro tiu katastrofo estis iom pli ampleksa, kaj la komencinto de ĝi fakte estis Mao Zedong mem.

La membroj de la Bando de la Kvar estis metitaj sub procezo en 1981, kaj du el ili estis kondamnitaj al mortpuno (sed poste tio estis ŝanĝita al dumviva mallibereco), dum la aliaj du estis kondamnitaj al dumviva mallibereco kaj al dudek jaroj, respektive. Tamen, ili ĉiuj estis poste liberigitaj. Jiang Qing mem mortigis sin en 1991, kaj la aliaj tri mortis pro naturaj kaŭzoj dum la postaj jaroj.