Johann Wilhelm Cornelius von Königslöw

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Wilhelm Cornelius von Königslöw
Persona informo
Naskiĝo 16-an de marto 1745 (1745-03-16)
en Hamburgo
Morto 14-an de majo 1833 (1833-05-14) (88-jaraĝa)
en Lubeko
Lingvoj germana
Ŝtataneco Hamburgo
Familio
Frat(in)o Johann Benedikt Jakob von Königslöw
Okupo
Okupo komponistoorgenisto
vdr

Johann Wilhelm Cornelius von Königslöw (* 16-a de marto 1745 en Hamburgo; † 14-a de majo 1833 en Lübeck) estis germana orgenisto kaj komponisto de la klasikismo, kiu pli ol 50 jaroj aktivis ĉe la preĝejo St. Marien en Lübeck.

Vivo[redakti | redakti fonton]

De sia patro Johann Christoph Burchard von Königslöw li jam junaĝe ricevis klavaran kaj kantan instruojn. En la jaro 1758 Adolf Karl Kunzen, orgenisto de la preĝejo Marienkirche en Lübeck, petis von Königslöw iri al li en Lübeck, kie tiu ĉi kunagis kiel diskantisto diskantisto i.a. je la vespermuzikadoj.

Ĉe Kunzen li ricevis komponan, orgenan kaj violonan instruojn. Post kiam Kunzen travivis apopleksion, von Königslöw estis dungita kiel ties en la jaro 1772 zu dessen adjunkto kaj anstataŭulo kaj sukcedis Kunzen post ties morto en la jaro 1781 en la ofico de orgenisto kaj majstro ĉe St. Marien. La postean sukcedon en la ofico la konsilantaro de Lübeck jam promesis al von Königslöw okaze de la transpreno de la adjunktoposteno.

Königslöw prezentis unuafoje en Lübeck nurajn orgenkoncertojn, kiuj ankaŭ estis markitaj kiel tiaj. Krome li daŭrigis la serion de ĉiujare cikle okazantaj vespermuzikadojn ĝis en la tempo de la franca okupado de Lübeck ĉ. 1810, prezentis tamen ekde ĉirkaŭ 1793 antaŭ ĉio fremdajn aŭ jam pli malnovajn verkojn.

Krom tiujn taskojn von Königslöw prizorgis la Liebhaber- und Winter-Konzerte [ŝatantaj kaj vitraj koncertoj] de Lübeck, kies sole responsa estro li iĝis en la jaro 1791.

Krom la konsilantarmuzikistoj, kiujn la urbo Lübeck senkoste proponis, von Königslöw enmetis en siajn koncertojn ankaŭ amatorajn muzikantojn kaj fondis por la konzertado de oratorioj (i.a. de Händel, Haydn, Mozart kaj Beethoven) kaj pliaj voĉkantaj verkoj Singinstitut [kantinstituto].

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Der gebor'ne Weltheiland, oratorio (1788), Bibliothek der Hansestadt Lübeck 2006
  • Davids Klage am Hermon, oratorio (1793), Bibliothek der Hansestadt Lübeck 2003
  • Introduction und Fuge in d kaj Introduction und Fuge in c, en: Lübecker Orgelbuch, Veröffentlichungen der Stadtbibliothek Lübeck Reihe 3, Bd. 26, Lübeck 2003
  • Introduction und Fuge in C-Dur kaj Introduction und Fuge in F, en: Lübecker Orgelbuch, Veröffentlichungen der Stadtbibliothek Lübeck Reihe 3, Bd. 10, Lübeck 2000

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]