Juan Bautista Martínez del Mazo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juan Bautista Martínez del Mazo
Persona informo
Naskiĝo
en Kvenko
Morto 10-an de februaro 1667 (1667-02-10)
en Madrido
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Edz(in)o Francisca de Silva Velázquez y Pacheco
Infano María Teresa Martínez del Mazo y Velázquez
Okupo
Okupo pentristo
Verkoj Portrait of Infante Balthasar Carlos
vdr

Juan Bautista MARTÍNEZ del Mazo (naskiĝis en 1612 - mortis en 1667) estis hispana pentristo de la baroka movado. Li fariĝis la bofilo de Diego Velázquez, kiam li edziĝis kun lia filino Francisca. Pro la protektado de sia potenca familiano, li povis eniri la prestiĝan kortegon de la hispana reĝo Filipo la 4-a.

Vidaĵo de Zaragozo

En 1634, Juan postvenis sian bopatron kiel oficiro de la kortego. Ekde 1640, li enspezis ĉiujare 500 dukatojn por siaj pentraĵoj. La rento atingis 700 dukatojn en 1648. La stilo de liaj verkoj estas profunde inspiritaj de la pentraĵoj de Velázquez, sed ne estas tiom altkvalita.

Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Don Adrián Pulido Pareja, post 1647 (National Gallery, Londono)
  • Virino kun dormanta infano, 1660 (Ermitejo, Sankt-Peterburgo)
  • Unu el la filoj de la pentristo, 1660 (Dulwich Picture Gallery, Londono)
  • La funebriganta reĝino Maria-Anna de Hispanio, 1666 (National Gallery, Londono)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]