Furzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Le Pétomane ("La Furzmaniulo"), profesia furzanto vivinta en la 19-a kaj la 20-a jarcentoj.

Furzo estas tra-anusa eligo de gasoj. Ĝin konsistigas grandparte la gasoj englutitaj kun manĝaĵoj kaj (malplie) la gasoj akumulitaj dum la digestado, en la intesto. Nemalofte furzoj estas bruaj kaj odore fortaj.

Meteorismo estas abdomena ŝvelo, kaŭzata de intestaj gasoj.

Furzoj en kulturo[redakti | redakti fonton]

Depende de la kulturfonoj kaj situacioj, ili povas esti amuzaj, embarasaj aŭ eĉ tabuaj; ankaŭ okazas, ke homoj humore indiferentas al ili. Kelkaj homoj, ekzemple, malgraŭ risko je brulakcidento, flamigas la furzojn por amuziĝo (en furzoj troviĝas flamiĝemaj gasoj, ekzemple hidrogeno kaj metano).

Furzo

Utiligo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas historiaj registroj de kelkaj homoj profesie furzantaj por amuzo aŭ muziko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]