Saltu al enhavo

Lekanteto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bellis perennis

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj plantoj Magnoliopsida
Ordo: Asteraloj Asterales
Familio: Asteracoj Asteraceae
Genro: Beliso[1] Bellis
Specio: B. perennis
Bellis perennis
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Lekanteto (Bellis perennis L.), alinome plurjara beliso,[2] estas kreskaĵo indiĝena en norda, okcidenta kaj meza Eŭropo. Ĝi disvastiĝis ankaŭ en Norda Ameriko, kie ĝi estas konsiderata invada trudherbo. Kiel pensigas sian nomon ĝi estas malgranda lekanto.

Lekanteto estas herbeca, malalta, kun ĉiamverdaj folioj 2–5 centimetrojn longaj. Ĝi kreskas proksime al la grundo kaj ankaŭ tial bone toleras tondadon. La kapituloj ("floroj", fakte florgrupiĝoj) estas 2–3 cm larĝaj kaj plej ofte havas blankajn flankpetalojn kaj flavan mezon. La florportantaj tigoj estas senfoliaj, 2–10 cm altaj.

Pro sia malalteco kaj plurjara subtera tigo (rizomo), lekanteto bone toleras tondadon kaj estas tial iam konsiderata trudherbo en gazonoj, kvankam ĝi estas ankaŭ kulturata pro la ornamaj floroj. Pluraj kulturvarioj kaj hibridoj estas evoluigitaj, kun blankaj, helrozaj aŭ ruĝe purpuraj petaloj kaj eĉ 5–6-centimetra floraĵo (kapitulo).

Bellis perennis estas ankaŭ vaste uzata kiel homeopatia kuracilo. Kuracherbistoj uzas ĝin por renaj problemoj, reŭmatismo, artrito, bronkito kaj diareo. Ĝi havas ankaŭ adstringajn ecojn.[3]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Notoj kaj referencoj
  1. Vd en NPIV, Beliso [1]
  2. Vidu “Beliso perena” en: Plurlingva nomaro de sovaĝaj plantoj en Eŭropo - Bernhard Eichkorn - Eld. Villingen-Schwenningen - 1995. Detala priskribo de la verko: Flaŭro.
  3. Howard, Michael. Traditional Folk Remedies (Century, 1987), p129