Abdullah Gül

El Vikipedio, la libera enciklopedio
D-ro
Abdullah Gül
Persona informo
Abdullah Gül
Naskiĝo 29-an de oktobro 1950
en Kayseri,  Turkio
Religio islamo
Lingvoj turka vd
Ŝtataneco Turkio vd
Alma mater Universitato de Istanbulo
Partio Partio de Justeco kaj Disvolviĝo vd
Subskribo Abdullah Gül
Familio
Edz(in)o Hayrünnisa Gül
Profesio
Okupo politikistodiplomatoekonomikisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
11-a Prezidento de Turkio
Dum 28-a de aŭgusto 2007
Antaŭulo Ahmet Necdet Sezer
Sekvanto Recep Tayyip Erdoğan
Ĉefministro de Turkio
Dum 18-a de novembro 200214-a de marto 2003
Prezidento Ahmet Necdet Sezer
Antaŭulo Bülent Ecevit
Sekvanto Recep Tayyip Erdoğan
Ministro pri eksterlandaj aferoj
Dum 14-a de marto 200328-a de aŭgusto 2007
Antaŭulo Yaşar Yakış
Sekvanto Ali Babacan
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Abdullah GÜL (naskiĝis la 29-an de oktobro 1950 en Kayseri) estas turka politikisto (AKP, Partio por Justeco kaj Evoluo) kaj ekde la 28-a de aŭgusto 2007 ĝis 2014 la 11-a prezidento de Turkio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Abdullah Gül studis ekonomion en Universitato de Istanbulo, poste en Londono, eklaboris en la Universitato de Sakarya.

Inter 1983 kaj 1991, Gül estis gvidanta manaĝero de la Islamic Development Bank (IDB) en Sauda Arabio. Li iĝis en 1991 docento pri International Management. Samjare li iĝis deputito de islama partio RP (Refah Partisi, Bonstata Partio) de Kayseri.

De 1991 ĝis 1995, Gül estis membro de Planada kaj buĝeta komisiono de la turka parlamento. Li estis en 1995 reelektita kaj ĝis 2001 estis membro de la komisiono pri eksterlandaj aferoj.

Post la malpermeso de RP, Gül iĝis en 1999 parlamenta reprezentanto de posteula partio Fazilet Partisi (FP).

Li fondis en aŭgusto de 2001 AKP (Partio por Justeco kaj Evoluo). Li iĝis vicprezidanto de la partio. En 2002, li estis kvarafoje elektita al la parlamento kiel reprezentanto de elekta distrikto Kayseri. Du semajnojn poste, oni komisiis lin establi la 58-an registaron. Li iĝis ĉefministro, ekde 2003 vic-ĉefministro kaj ministro pri eksteraj aferoj.

Post pluraj provoj, li estis elektita prezidento de Turkio, la 28-an de aŭgusto 2007.

Abdullah Gül estas edziĝinta kaj havas tri infanojn (filinon kaj du filojn). Li parolas flue la anglan kaj araban lingvojn.

Ĉar li estas religia kaj lia edzino surmetas kapotukon, tiel li estis jure obstaklita plurfoje por iĝi prezidento. Pro tio okazis novaj elektoj en Turkio en 2007, sed li estis finfine elektita (de la parlamento) en la tria raŭndo, per simpla plimulto[1]. Malgraŭ ke formale li iĝis per tio ĉefkomandanto de la turkaj trupoj, neniu el altpostenaj militistoj venis al la inaŭguro[2]; tradicie militistaro estas konsiderata gardistoj de laikeco en Turkio.

La 6-an de septembro 2008 Gül vizitis Armenion, kio iĝis, en la tuta malfacila historio de turk-armenaj rilatoj, la unua vizito de alta registaro de unu lando en la alian[3].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sabrina Tavernise, Sebnem Arsu. Turk With Islamic Ties Is Elected President. — The New York Times, 29.08.2007
  2. A devout Muslim gets presidency. — The Los Angeles Times, 29.08.2007
  3. Sebnem Arsu. Turkey’s President Makes Historic Visit to Armenia. — The New York Times, 07.09.2008