Prince

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prince
Prince en 2007
Prince en 2007
Bazaj informoj
Naskonomo Prince Rogers Nelson
Naskiĝo 7-an de junio 1958 (1958-06-07)
en Mineapolo
Morto 21-an de aprilo 2016 (2016-04-21) (57-jaraĝa)
en Chanhassen
Edz(in)o Mayte Garcia • Manuela Testolini
Deveno Usono Minneapolis, Minnesota, Usono
Ĝenroj Popmuziko, rokmuziko, R&B, funkmuziko
Profesio Kantverkisto, muzikisto, aktoro
Instrumentoj Voĉa muziko, gitaro, basgitaro, kontrabaso, piano, klavarinstrumento, drumo, frapinstrumento
Aktivaj jaroj 1978 – 2016
Eldoninto NPG, Columbia, Universal, Arista, Paisley Park, Warner Bros.
Parencaj
temoj
The Revolution; Wendy and Lisa
New Power Generation
The Time; Morris Day
Sheila E.
Kate Bush
Vanity 6; Apollonia 6
Mazarati
The Family
94 East
Madhouse
Jill Jones
Candy Dulfer
Támar
Retejo Prince
Persona informo
Naskonomo Prince Rogers Nelson
Aliaj nomoj Prince • Jamie Starr • Alexander Nevermind • Joey Coco • Camille
Mortokialo fentanyl toxicity
Lingvoj angla
Loĝloko Mineapolo • Chanhassen
Ŝtataneco Usono
Alma mater Central High School • Central High School • Mez-Tenesia Ŝtata Universitato
Familio
Patro John L. Nelson
Patrino Mattie Shaw
Frat(in)o Tyka Nelson
Edz(in)o Mayte Garcia • Manuela Testolini
Amkunulo Susannah Melvoin
Infano Amiir Gregory Nelson
Okupo
Okupo filmaktoro • kantistofilmreĝisorokantaŭtoroscenaristomuzikproduktisto • filmkomponisto • filmproduktoro • plurinstrumentisto • dancistogitaristokomponistoaktoro
TTT
Retejo https://prince.com/
vdr

Prince Rogers NELSON (naskiĝis la 7-an de junio 1958 en Minneapolis, Minnesota, mortis la 21-an de aprilo 2016 en Chanhassen, antaŭurbo de Minneapolis[1][2]) estis usona muzikisto, komponisto, muzikproduktisto kaj kantoverkisto.

Liaj gepatroj konatiĝis en la bando „The Prince Rogers Trio“, en kiu John L. Nelson estis ĵazo-pianisto kaj la patrino Mattie Shaw kantis. Ili geedziĝis en 1956 kaj divorcis en 1965. Prince estis nomita laŭ tiu bando. Li havas unu fratinon Tika Evene Nelson („Tyka“, 1960). Ekzistas pliaj duonfratoj kiel Sharon Nelson, Lorna Nelson (1943 - 2006), John R. Nelson juna kaj Duane J. Nelson.

Prince estis en geedzeco inter 1996 kaj 2000 kun la dancistino Mayte Jannell Garcia. En 1996 naskiĝis ilia filo, sed vivis nur sep tagojn. En 2001 li geedziĝis kun Manuela Testolini, dungito de sia entrepreno "Paisley Park Records". Ili divorcis en 2006.

Prince ekde 2001 estis sekvanto de Atestantoj de Jehovo.

Li kaŝis kaj ne komentis sian privatan vivon.

Muzika biografio[redakti | redakti fonton]

Prince estis unu el la plej sukcesaj kaj influaj muzikistoj de la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj. Li kuraĝa miksis diversajn muzikajn ĝenrojn de sia epoko kaj estis internacie tre sukcesa. Li ekmuzikis en aĝo de 12 jaroj kun sia lerneja amiko André Cymone en diversaj lernejaj bandoj.

Li aperigis en 1978 la debutan albumon For You. Ĉiuj instrumentoj, tekstoj, melodioj venis de li. La albumo ne estis sukceso.

Lia kvina albumo 1999 aperis en 1982 kaj portis la nomon Prince and the Revolution. Tiu albumo alportis por li la komercan trarompon en Usono. Oni vendis 3 milionojn da ekzempleroj de la albumo kaj la kantoj "1999", "Little Red Corvette", "Delirious" aperis sur pintoj de la ŝlagrolistoj. La internacian sukceson alportis en 1984 la albumo "Purple Rain" kaj la samnoma filmo. Oni vendis 10 milionojn da ekzempleroj de la albumo.

Li muzikis inter 1990 kaj 1995 sub nomo The New Power Generation, poste kiel The artist formerly known als Prince (TAFKAP, la artisto iam nomita Prince), sed la iama sukceso ne ripetiĝis. Li reakiris - post finiĝo de la kontrakto kun Warner Bros la 31-an de decembro 1999 - en 2000 la nomon PRINCE.

Li fondis en 2001 la NPG Music Club, per kiu li disvastigis, vendis sian muzikon tra la interreto. Li estis tiuterene pioniro. La klubo estis fermita en julio de 2006.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • 1978 - For You
  • 1979 - Prince
  • 1980 - Dirty Mind
  • 1981 - Controversy
  • 1982 - 1999
  • 1984 - Purple Rain (Muziko el filmo Purple Rain)
  • 1985 - Around The World In A Day
  • 1986 - Parade (Muziko el filmo Under The Cherry Moon)
  • 1987 - Sign 'O' the Times
  • 1988 - Lovesexy
  • 1989 - Batman
  • 1990 - Graffiti Bridge (Muziko el filmo Grafitti Bridge)
  • 1991 - Diamonds And Pearls
  • 1992 - Dosiero:Prince symbol.svg
  • 1993 - The Hits / The B-Sides
  • 1993 - The Hits 1
  • 1993 - The Hits 2
  • 1994 - Come
  • 1994 - Black Album
  • 1995 - The Gold Experience
  • 1996 - Chaos And Disorder
  • 1996 - Emancipation
  • 1998 - Crystal Ball / The Truth / Kamasutra
  • 1999 - The Vault... Old Friends 4 Sale
  • 1999 - Rave Un2 The Joy Fantastic
  • 2001 - The Very Best Of
  • 2001 - The Rainbow Children
  • 2002 - One Nite Alone...
  • 2002 - One Nite Alone... Live!
  • 2003 - N.E.W.S
  • 2004 - Musicology
  • 2006 - 3121
  • 2006 - Ultimate
  • 2007 - Planet Earth

(aperigoj tra NPG-Music-Club):

  • 2001 - Rave In2 The Joy Fantastic
  • 2003 - Xpectation
  • 2003 - C-Note
  • 2004 - The Chocolate Invasion
  • 2004 - The Slaughterhouse

(The New Power Generation):

  • 1993 - Gold Nigga (ĉefa voĉo de Tony M.)
  • 1995 - Exodus (ĉefa voĉo de Sonny T.)
  • 1998 - Newpower Soul (ĉefa voĉo)

EP[redakti | redakti fonton]

  • 1989 - The Scandalous Sex Suite
  • 1990 - New Power Generation Remixes
  • 1991 - Gett Off Remix EP
  • 1991 - Cream Remixes
  • 1992 - My Name Is Prince Remixes
  • 1992 - 7 Remixes
  • 1994 - The Beautiful Experience
  • 1994 - Letitgo Remixes
  • 1994 - Space Remixes
  • 1995 - The Good Life Remixes (The New Power Generation)
  • 1998 - Come On Remixes (The New Power Genereation)
  • 1999 - 1999 – The New Master
  • 1999 - The Greatest Romance Ever Sold Remixes

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Anonco ĉe orf.at
  2. Yolanda Monge kaj Fernando Navarro, Muere Prince, icono del pop, El País, Madrido, 21-an de aprilo 2016, [1]