Thomas Hoccleve

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thomas Hoccleve
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1369 (1369-01-01)
en Londono
Morto 1-an de januaro 1426 (1426-01-01) (57-jaraĝa)
en Southwick
Lingvoj meza anglaangla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Profesio
Okupo poeto • kontoristo • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Thomas HOCCLEVE aŭ Occleve, angla poeto (ĉ.1386-1426).[1]

Ni scias malmulte pri la vivo de Thomas Hoccleve. Li estis amiko kaj admiranto de Geoffrey Chaucer, kiel kiu li estis ŝtat-oficisto. Plurfoje li deklaras sin disĉiplo de Chaucer. Ĉirkaŭ 1410 li edziĝis. Aristokrataj patronoj ŝatis lian poemojn, kaj petis de li poemojn pri siaj preferataj temoj. En pluraj longaj poemoj li sin mokis kiel stultulo, pekanto kaj ebriulo, sed eble tio estas nur poezia konvencia. En aliaj li humore petis favorojn de siaj patronoj, aŭ traktis moralajn kaj religiajn temojn.

Malgraŭ liaj petoj, li ne ricevis eklezian postenon, tamen en 1399 oni donis al li malgrandan pension pagitan de la monaĥoj de Hayling Island.

Lia stilo estas flua, uzante simplajn vortojn, kaj iom similas al tiu de Troilus and Criseyde de Chaucer. Li uzis stancojn de sep aŭ ok linioj kun ĝenerale kvar akcentoj en ĉiu linio. Mankis al li la psikologiaj komprenoj de Chaucer, sed la poemoj donis ekvidon de la literatura kulturo de Londono en la frua dek-kvina jarcento kaj de la vivo de ordinara oficisto. La longa poemo La Mâle Règle (1406)[2] prezentas amuzan bildon de la fraŭla vivo en la drinkejoj kaj tavernoj de Westminster.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]