Imre Palló

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imre Palló
Persona informo
Naskiĝo 23-an de oktobro 1891 (1891-10-23)
en Mătișeni
Morto 25-an de januaro 1978 (1978-01-25) (86-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo operkantisto • muzikisto
vdr

PALLÓ Imre hungara operkantisto (baritono Kossuth-premiito 1950), eminenta artisto (1951). Li estis naskita en Mátisfalva la 23-an de oktobro 1891 kaj mortinta en Budapest la 25-an de januaro 1978.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Palló la gimnazion finis en Kluĵo, la muzikakademion en Budapeŝto direktite de József Sik. Li debutis en 1917 en Operdomo de Budapeŝto en rolo de Alfio (Pietro Mascagni: Cavaleria rusticana). Li gastrolis kaj studvojaĝis en Aŭstrujo, Germanujo, Belgujo kaj al invito de Mascagni en Italujo. Ekde 1917 li estis solokantisto de Operdomo, ekde 1934 ĝia eterna ano, en 19571958 ĝia direktoro. Zoltán Kodály konsideris lin "majstrokantisto de hungara popolkanto".

Ĉefaj operroloj[redakti | redakti fonton]

  • Figaro (Rossini: Almaviva o sia l'inutile precauzione)
  • Rigoletto (Verdi)
  • Jago (Verdi: Othello)
  • Luna (Verdi: Il trovatore)
  • Posa (Verdi: Don Carlos)
  • René (Verdi: Un ballo in maschera)
  • Germont Alfréd (Verdi: Traviata)
  • Amonastro (Verdi: Aida)
  • Svanda (Weinberger: Švanda dudák)
  • Scarpia (Puccini: Tosca)
  • Wolfram (Wagner: Tannhäuser)
  • Saklovitij (Musorgskij: Hovanŝĉina)
  • Mr. Gedge (Britten: Albert Herring)
  • Kurwenal (Wagner: Tristan und Isolde)
  • Amfortas (Wagner: Parsifal)
  • Telramund (Wagner: Lohengrin)
  • Escamillo (Bizet: Carmen)
  • Jochanaan (R. Strauss: Salome)
  • Tonio (Leoncavallo: Pagliacci)
  • Valentin (Gounod: Faust)
  • Ashton (Donizetti: Lammermoori Lucia)
  • Marcel (Puccini: La Bohème)
  • Ping (Puccini: Turandot)
  • Jeleckij (Csajkovszkij: Pikovaja dama).

Ĉefaj hungaraj roloj[redakti | redakti fonton]

  • 1918. Bartók: Burgo de la Blubarbulo
  • 1926. Kodály: Háry János
  • 1932. Kodály: Székely fonó
  • 1936. Bartók: Cantata profana
  • Salamon (Goldmark: Sába királynője)
  • Gara nádor (Erkel F.: Hunyadi László)

Fonto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]