Vera Jordan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vera Jordan
Persona informo
Naskiĝo 11-an de decembro 1948 (1948-12-11)
Morto 4-an de decembro 2006 (2006-12-04) (57-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Vera JORDAN estis brazila esperantistino, kiu naskiĝis en Rio de Janeiro, la 11-an de decembro 1948 kaj mortis tie la 4-an de decembro 2006. Profesie, ŝi estis ŝtata instruistino. Ŝi esperantistiĝis en 2002 kaj membriĝis al KKE en januaro 2003. Ŝi aktive partoprenis en preskaŭ ĉiuj Festoj de la Datrevenantoj de KKE kiel kantistino kaj ankaŭ prezentiĝis en pluraj Esperanto-eventoj. En septembro 2004 ŝi lanĉis en la sidejo de KKE sian unuan KD en Esperanto titolitan Esperanta Voĉo. Lastatempe ŝi estis preparanta sian duan KD, kiam subite grave malsaniĝis.