La morto de Sardanapalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Morto de Sardanapalo estas granda pentraĵo, verko de Eugène Delacroix. Ĝi konserviĝas en la Muzeo de la Luvro de Parizo, kie montriĝas laŭ la franclingva titolo de Mort de Sardanapale. Pri la sama temo, la muzeo prezentas ankaŭ malgrandan pentraĵon (100 cm x 81 cm).

Temo[redakti | redakti fonton]

Sardanapalo estis legendo pri la reĝo de Ninivo en Asirio, kiu estus vivinta el 661 a.K. al la 631 a.K.. Li estus mitologiigo de Asurbanipalo, klera reĝo kaj malmilitema. La alia eblo estas, ke Sardanapalo estus frato de Asurbanipalo, guberniestro de Babilono. Sardanapalo poste konspiris kontraŭ Asurbanipalo kaj, kiel puno, tiu reĝo sieĝas la urbon (650 a.K.-648 a.K.). Kiam Sardanapalo antaŭvidas la tujan malvenkon, decidas sinmortigi kun ĉiuj siaj edzinoj kaj ĉevaloj kaj incendii sian palacon kaj la urbon, por eviti la falon de ĉio ĉemane de iliaj malamikoj. La sceno reprezentita de Delacroix montras la draman epizodon de la morto de la reĝo, kies ĉefurbo estas sieĝata senespere de libero.

Stilo[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi estas la plej romantikisma pentraĵo de Delacroix, pro la drama moviĝemo de la korpoj, la kontrasto inter la klaraj kaj malhelaj partoj de la pentraĵo, la ekzotismo de la roluloj, la brilo de la nudaj virinaj korpoj kaj la ŝajna konfuziĝo de la sceno. Fakte la pentraĵo montras multajn aktivajn korpojn, inter ili aperas eĉ ĉevalo mortigota kiel la homoj. La akso de la pentraĵo estas diagonalo el supera maldekstra angulo al la malsupera maldekstra angulo: la koloro hegemonia en tiu akso estas la ruĝo, kio aldonas pli da vigleco al la drama moviĝemo kaj enkadrigas plie la nudajn virinajn korpojn. En la supro de tiu akso kuŝas paradokse trankvila Sardanapalo en la ombro, kvazaŭ nenio estus okazanta; laŭ la akso aperas tri nudaj virinoj, el kiuj la malsupra tuj ponardota. La aliaj du anguloj aperas malhele, sed en ili aliaj homaj korpoj simile drame moviĝas. La ekzotismo kaj de la temo kaj de la portretitoj devenas el la kono de la pentristoj pri Hispanio, Maroko kaj Oriento, kien li veturis.

Dekomence la pentraĵo ne sukcesis pro eraroj de perspektivo kaj pro la konfuziĝo.

Analizo[redakti | redakti fonton]

Skizo de nuda virino vidita de malantaŭe,
40X27 cm

Vere temas pri konfuziga pentraĵo: la bildoj vidiĝas plibone dum retroiro de la rigardanto. La koloro regas, la lumigo estas brila. Delacroix uzas prefere varmajn kolorojn, ĉefe brunajn kaj ruĝajn; de ili eliras, iom post iom, pli helaj koloroj kiel la blanko de la vesto de la reĝo kaj de aliaj tolaĵoj aŭ de la ĉevalhaŭto kaj la flavo kaj oranĝo de la inaj korpoj.

Sur granda lito kuŝas senpasia Sardanapalo. Ĉirkaŭas lin personoj, animaloj kaj objektoj, laŭ bunta komponaĵo laŭ diversaj aksoj interkrucigitaj. Ĝi estis sia unua diagonala komponaĵo. La lumo markas diagonalon ekde la asiria monarko, supre, ĝis la homo kiu estas mortigonta virino, malsupre dekstre, kiu trapasas la figuron de mortinta junulino kaj mortonta homo, ambaŭ blanke sur la ruĝega lito. Ĉe la piedoj de la lito kaj antaŭ la mortigonta virino, aperas sklavino, kies haŭto estas ekzote pli malhela ol tiuj de la resto de la roluloj.

Skizo por la morto de Sardanapalo,
44X58cm

Tiu pentraĵo supozis la definitivan triomfon de la romantika skolo en pentrarto. Krome ĝi aperas kiel ekzemplo de la rivalo inter la romantika pentrarto -reprezentita de Delacroix- kaj la klasikismo -reprezentita de Ingres.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]