Austin (kompanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Austin
aŭtomobilo-faranta firmao • varomarko vd
Dum 1905 - 1952
Sekvanto Brita Motora Korporacio
Fondintoj Herbert Austin, 1st Baron Austin vd
Sidejo Birmingham
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Agokampo aŭtomobilo
Posedata de SAIC Motor vd
vdr

Austin estis kompanio en Britio, kiu fabrikis aŭtomobilojn. Ĝi fariĝis grava, estis la gvida partnero post kuniĝo kun la kompanio Morris en 1952, sed malkreskis post ĝia absorbiĝo en British Leyland Motor Corporation kaj ties sekvantaj problemoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Austin Motors showroom, Long Acre, London, circa 1910

La kompanio estis fondita en 1905 en Birmingham de Herbert Austin. Li estis antaŭe manaĝero de Wolseley Tool and Motor Car Company.

Dum la 1920-aj jaroj la kompanio produktis la modelon Austin 7, malmultekostan, malgrandan kaj simplan aŭtomobilon, unu el la unuaj, kiuj estis konstruitaj por la amasa merkato.

Ĝis junio 1925 la plimulto de la Austin aŭtomobiloj estis produktitaj en verda, la preferita koloro de la fondinto.

Ekde 1927 la Austin Seven estis ankaŭ produktita de la germana kompanio Fahrzeugfabrik Eisenach kiu en 1929 estis transprenita de la kompanio BMW. La marko kaj modelo estis Dixi A1 kaj poste BMW Dixi. En Francio ĝi estis Rosengart, en Japanio Datsun, en Usono Bantam.

Ĝis la komencaj 1950aj jaroj la aŭtomobiloj de Austin havis la reputacion de solidaj produktoj.

1952 finis la sendependecon de la kompanio, kiu estis kunigita kun ĝia plej granda konkuranto Morris. Ambaŭ fariĝis British Motor Corporation. Produktitaj estis ekde 1959 diversaj similaj modeloj sub diversaj markoj:

Tiu metodo vendi preskaŭ identajn aŭtomobilojn sub diversaj markoj estis iom moke nomita „Badge Engineering“ („signo-inĝenierado“).

Ekde la 1970-aj jaroj la reputacio de Austin ege suferis pro la malbona kvalito en la patrina konzerno British Leyland. Speciale koncernita estis la modelo Austin Allegro.

La lasta Austin estis produktita en 1989.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]