Kantono Alameda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alameda (Kalifornio)
Mapo
Mapo de Kalifornio kun Alameda emfazita
Situo en Kalifornio
Situo de Kalifornio en Usono
Statistikaĵoj
Fondita 25-a de marto 1853
Ŝtato Usono
Subŝtato  Kalifornio
Ĉefurbo Oakland
Plej granda urbo Oakland
Areo
 - Sume
 - Tero
 - Akvo
 
2 127 km²
1 912 km²
215 km²
Loĝantaro
 - Censo en 2020:
 - Loĝdenso:

1 682 353
756 / km²
Horzono: Pacifika
Retejo: www.acgov.org
Nomita laŭ: rivereto Alameda
vdr

La kantono Alameda situas en la subŝtato Kalifornio de Usono. Ĝi kovras la pliparton de la tereno oriente de la Golfo de San-Francisko. Ĝia ĉefurbo kaj plej granda urbo estas Oakland. La kantono estis fondita la 25-an de marto 1853.

Laŭ la stato de la jaro 2020 en la kantono vivis 1 682 353 personoj sur areo de 2 127 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 791 loĝantoj/km². Sekve ĝi estas la sepa plej loĝata kantono en Kalifornio. La teritorio havas komunan limon kun kantono Contra Costa, kantono San Mateo, kantono Sankta Joakimo, kantono Stanislao kaj kantono Santa Clara.

La nomo de la kantono deriviĝas de la hispana vorto alamo (= poplo) kaj signifas "poplita", "surkreskita per poploj", sed ankaŭ "aleo kun poploj". Tiun nomon portis rivereto arroyo de la Alameda, kiu pro la arboj je siaj flankoj memorigis hispanajn esplorantojn pri popla aleo.

La kantono ekestis la 25-an de marto 1853 per kunigo de granda parto de kantono Contra Costa kaj malpli granda parto de kantono Santa Clara.

Pli grava urbo de la kantono estas Hayward (Kalifornio).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

la konstruaĵo Hebern de 1922 en Oakland origine enhavis fabrikon, oficejojn kaj loĝejojn por 1500 laboristoj
urbocentro de Hayward