Amiens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Amiens (stacidomo).
Amiens
urbo
Placo Don
Placo Don
Placo Don
komunumo en Francio • urbego

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Francio
Regiono Hauts-de-France (ĉefurbo)
Departemento Somme (prefektejo)
Arondismento Amiens

+

Kantono Ĉefurbo de 8 kantonoj
INSEE kodo 80021 [+]
Poŝtkodo 80000
Kodo laŭ INSEE 80021
Retpaĝaro http://www.amiens.fr/
Demografio
Loĝantaro 133 625  (2021) [+]
Loĝdenso 2 702 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 49° 54′ N, 2° 18′ O (mapo)49.8919444444442.2977777777778Koordinatoj: 49° 54′ N, 2° 18′ O (mapo)
Alto De 14 al 106 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 49,46 km² (4 946 ha) [+]
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Amiens (Somme)
Amiens (Somme)
DEC
Amiens
Amiens
Situo de Amiens
Amiens (Francio)
Amiens (Francio)
DEC
Amiens
Amiens
Situo de Amiens

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Amiens [+]
vdr
Monda heredaĵo de UNESKO
Katedralo Nia Damo

Amiens (aŭ esperante Amieno) estas urbo de Francio situa en la departemento Somme kaj en la regiono Hauts-de-France. Ĝi estis la ĉefurbo de la regiono Pikardio, kiam tiu regiono ekzistis, sed ekde komenco de 2016, ĝi estas la dua urbo, laŭ nombro de loĝantoj, en la pli vasta regiono, kies ĉefurbo estas Lillo. Ĝi estas la prefektejo de la departemento.

La loĝantojn de Amiens oni nomas la Amiénois. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 133 625 loĝantoj sur areo de 49,46 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 702 loĝantoj/km².

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la gaŭla-romia periodo, la urbo jam ekzistis kaj nomiĝis Mediolanum. Amiens estas la historia centro kaj ĉefurbo de Hauts-de-France ekde Mezepoko.

Dum mezepoko la kultivado kaj prilaborado de vajdo (planto por havigi bluan koloron) riĉigis la burĝaron. La riĉeco permesis la konstruon de la katedralo.

En 1477 post la morto de Karlo la brava la urbo iĝis definitive franca.

En 1802 la Traktato de Amiens estis subskribita en Amiens la 25an de Marto 1802(Germinal 4a, jaro X, laŭ la Franca Revolucia kalendaro), de Jozefo Bonaparte kaj Charles Cornwallis, 1a Markiso de Cornwallis, kiel "Definitiva Pactraktato".

En 1906 okazis tie aparte grava kunigo de la sindikata unuiĝo CGT, kie estis voĉdonita la Amiena Ĉarto.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Amiens estas ĝemelita kun :

Heraldiko[redakti | redakti fonton]

"El gorĝo kun hedero el arĝento, kun kapo el lazuro semita de lilioj el oro."


Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Servoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Eŭropa Junulara Ĉefurbo en 2020[redakti | redakti fonton]

En Cascais, Portugalio, la 24-an de novembro 2017 la urbo de Amieno estis elektita Eŭropa Junulara Ĉefurbo en 2020 iĝante la unua franca urbo akiri tiun titolon.

En la ĉeesto de Brigitte Fouré, Urbestro de Amieno kaj Margaux Delétré, vicurbestro, kiu respondecas pri Juneco, delegacio de dek personoj el Amieno akceptis la titolon en Cascais.

Amieno, reprezentita de juna teknikisto, defendis sian kandidatecon en novembro 2017 en Bruselo antaŭ panelo de parlamentanoj kaj membroj de la Eŭropa Komisiono kaj ankaŭ aliaj elektitaj urboj: Chisinau (Moldavio), Klaipeda (Lutuanie) , Timisoara (Rumanio) kaj Villach (Aŭstrio).

Amieno postsekvas Novi Sad en Serbio, kiu estis elektita por la titolo en 2019. Jam, la urbo preparas sin por gastigi dum jaro junulojn el la tuta Eŭropo. Koncertoj, spektakloj, festivaloj, sportaj okazaĵoj, ekspozicioj, ritmos tiun jaron 2020 en Amieno.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-12-13. Alirita 2017-12-13.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Kanalo en la kvartalo Saint-Leu.