Lajos Csőgör

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Csőgör
Persona informo
Naskiĝo 18-an de marto 1904 (1904-03-18)
en Sărmașu
Morto 8-an de julio 2003 (2003-07-08) (99-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj rumana vd
Ŝtataneco HungarioRumanio vd
Familio
Infanoj Enikő Csőgör vd
Profesio
Okupo verkisto • medical writer • dentisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lajos CSŐGÖR (ĉeo:geor) estis rumanuja hungara kuracisto, publicisto. Li naskiĝis en Nagysármás la 18-an de marto 1904 kaj mortis en Budapeŝto la 2-an de novembro 2003.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Csőgör la mezlernejon li finis en Aiud, la universitaton en Szeged kaj Kluĵo. Ekde 1935 li estis dentisto de la Bethlen Kollégium de Aiud. Ekde 1940 li estis asisto, ekde 1944 universitata profesoro en dentistkatedro en Kluĵo, pli poste en Târgu Mureş ekde 1949. Ekde 1960 docento, ekde 1969 li estis la ano de prezidentaro de kuracista akademio, en 1971 Heroo de Socialista Laboro, merikuracisto (1972). Kiel studento li jam estis redaktoro kaj kunlaboranto de Erdélyi Fiatalok, pli poste Falvak Népe kaj Ellenzéki Közlöny. Post 1945 li estis vicprefekto de Departemento Kluĵo, unu el gvidantoj de MNSZ. Li estis ano de organiza komitato de establo de Universitato Bolyai, ekde 1945 ĝis 1948 ĝia rektoro, en 1948-49 kaj ekde 1964 ĝis 1967 rektoro de la Medicina kaj Farmacia Instituto de Târgu Mureş. Li estis plurfoje landkunvena deputito. En 1949 oni malliberigis lin laŭ falsaj akuzoj, sed 1956 rehonorigis lin kaj redonis lian postenon. Li publikis kaj en la hungaraj kaj en la rumanaj fakrevuoj (Stomatologie, Fogorvosi Szemle, Orvosi Szemle (Budapeŝto)). Inter 1964 kaj 1967 li ĉefredaktis la dulingvan revuon Orvosi Szemle-Revista Medicală.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Vigyázz a fogadra!, 1949,
  • Fogászat, universitata lernolibro (Kun Guzner Miklós kaj Mészáros Géza), 1958;

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Romaniai magyar irodalmi lexikon.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.