Daniel Libeskind

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Daniel Libeskind
Daniel Libeskind antaŭ lia Denver Art Museum
Daniel Libeskind antaŭ lia Denver Art Museum
Persona informo
Naskiĝo 12-an de majo 1946 (1946-05-12) (77-jaraĝa)
en Łódź
Lingvoj angla
Ŝtataneco UsonoPollandoGermanio
Alma mater Universitato de EssexCooper Union • The Bronx High School of Science
Familio
Frat(in)o Annette Libeskind Berkovits
Edz(in)o Nina Libeskind
Okupo
Okupo arkitektomuzikisto • universitata instruisto • dezajnisto
Verkoj Felix Nussbaum Haus
Dana Juda Muzeo
CityLife
TTT
Retejo https://libeskind.com
vdr

Daniel Libeskind (naskiĝis la 12an de majo 1946, en Łódź, Pollando) estas usona renoma arkitekto kaj urboplanisto devenanta de Pollando. Li estas konata pro lia multdisciplina aliro kaj nova, kritikeca diskutado en la arkitekturo. Inter liaj ĉefaj verkoj estas gravaj kulturaj konstruaĵoj, kiel la juda Muzeo en Berlin, la Nussbaum-muzeo en Osnabrück, Germanio, la Denver Art Museum, la Imperial War Museum en Manchester. Li faris planojn por regionoj kaj urboj, konceptis ekspoziciojn, scen-aranĝojn por teatroj. Dum somero 2002 li enscenigis operon „Saint Francois d’Assise" ĉe la Deutsche Oper. En 2003 Libeskind gajnis la konkurson pri la nova One World Trade Center en Novjorko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 1957 liaj gepatroj elmigris al Israelo.

1960 Libeskind elmigris al Usono, 1960 li fariĝas Usonano. Li studas muzikon en Israelo kaj en Novjorko kaj praktikas kiel profesia muzikisto. Poste li ŝanĝas al la studado de la Arkitekturo. 1970 li finas sian studadon je la Cooper Union for the Advancement of Science and Art en Novjorko. 1972 li doktoriĝas en historio kaj teorio de arkitekturo je la School of Comparative Studies en Essex. 1989 li translokiĝas kun sia familio al Berlino, ekde 2003 li vivas en Novjorko.

Libeskind instruis i.a. je la Universitatoj Yale, Londono, Zürich, St. Gallen, Graz, Karlsruhe kaj Lüneburg.

Arkitektura lingvo[redakti | redakti fonton]

Imperial War Museum North en Manchester, Britio.
Jüdisches Museum Berlin.
San Francisco Contemporary Jewish Museum.