Joseph Gabler
Joseph Gabler | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1700 en Ochsenhausen |
Morto | 1-an de januaro 1771 (71-jaraĝa) en Bregenz |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | orgenkonstruo |
Joseph Gabler (* 6-a de julio 1700 en Ochsenhausen; † 8-a de novembro 1771 en Bregenz) estis germana orgenkonstruisto.
La kvalifikita lignaĵisto estis edukita ekde 1719 en Majenco kiel orgenkonstruisto, supozeble ĉe Anton Ignaz Will aŭ Johann Jacob Dahm. En 1729 li edzinigis la vidvinon de la Majenca ĉarpentisto Ziegenhorn kaj translokiĝis al Ochsenhausen.
Unue li alikonstruis inter 1729 kaj 1733 la orgenon en Ochsenhausen. En 1730 li riparis la ĥororgenon de Weingarten. Ekde 1737 ĝis 1750 Gabler konstruis la grandan orgenon faman kiel sia "majstroverko" sur la okcidenta jubeo de la abatejo Weingarten. Ekde 1750 ĝis 1753 li denove alikonstruis la orgenon de Ochsenhausen.
En la 19-a kaj 20-a jarcentoj oni ege ŝanĝis la orgenon en Maria Steinbach; de la restaj verkoj plejparte preskaŭ nenio restis ol la kesto.
Kune kun Karl Joseph Riepp kaj Johann Nepomuk Holzhey Joseph Gabler apartenas al la plej famaj orgenkonstruistoj de la sudgermana baroko.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Orgeno de la monaĥopreĝejo Ochsenhausen, 4 manualoj kaj pedalaro, hodiaŭ 47 registroj + kariljono, 1728 ĝis 1734 de Gabler reparite, de Gabler fundamente alikonstruita 1750 ĝis 1753
- Ĥororgeno de la monaĥeja preĝejo Weingarten, 1739-1743, nur parte konservite
- Granda orgeno de la monaĥeja preĝejo Weingarten, 1737-1750, 4 manualoj kaj pedalaro, 63 registroj + 2 kariljonoj
- Orgeno en la pilgrimpreĝejo Maria Steinbach, hodiaŭ 2 manualoj kaj pedalaro, 26 registroj
- Ĥororgeno de la monaĥeja preĝejo Zwiefalten, 1752-1755, nur fasado konservite
- Bregenz: Orgeno en St. Gallus, 1768 ĝis 1771, nur kesto konservite
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Johannes Mayr, Joseph Gabler Orgelmacher (germanlingve), Biberach 2000, ISBN 3-933614-06-6
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Informoj pri Joseph Gabler en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Biografio (germanlingve) Arkivigite je 2007-09-30 per la retarkivo Wayback Machine