Didimo la muzikisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Didimo la muzikisto
Persona informo
Naskonomo Δίδυμος
Naskiĝo
en Romo
Morto
Lingvoj antikva greka
Okupo
Okupo muzikologo • muzika teoriisto • verkisto
vdr

Didimo la muzikisto estas greka muzikteoriisto de la unua jarcento a. K..

Liaj muzikteoriaj verkoj estas nur malrekte tradiciitaj per Porfirio kaj Ptolemeo. Inter ili estas liaj tetrakordoj laŭ kordolongecoj, el kiuj oni povas kalkuli jene la intervalproporciojn:

diatona tetrakordo: (16:15)(10:9)(9:8)
kromata tetrakordo: (16:15)(25:24)(6:5)
enharmonia tetrakordo: (32:31)(31:30)(5:4)

Li do uzis same kiel Arkitaso la puran grandan tercion, sed li utiligis ĝin kiel unua en la diatoniko kiel sumo el la granda kaj malgranda plentono, ĉar validas la proporcio (10:9)·(9:8)=5:4. La diferenco inter la du plentonoj estas la t. n. sintonika komo, foje ankaŭ nomita didima, kvankam Didimo tiun neniam traktis.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Barker, Andrew, Greek Musicologists in the Roman Empire, in Timothy D. Barnes (ed.), The Sciences in Greco-Roman Society, Aperion: A Journal for Ancient Philosophy and Science 27.4 (decembro 1994).