Hilelismo - propono pri solvo de la hebrea demando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Гиллелизмъ: проектъ рѣшенія еврейскаго вопроса
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro L. L. Zamenhof
Lingvoj
Lingvo rusa lingvo
Eldonado
Eldondato 1901
vdr

Hilelismo – propono pri solvo de la hebrea demando (ruse ГИЛЛЕЛИЗМЪ - ПРОЕКТЪ РЕШЕНИЯ ЕВРЕЙСКОГО ВОПРОСА)[1] estas ruslingva verko de L.L. Zamenhof sub pseŭdonimo Homo Sum (en la malnova Rusa ortografio Гомо Сумъ) publikigita en 1901. La broŝuro estis formale adresita al samgentanoj de L.L. Zamenhof (do al judoj), kiujn Zamenhof kalkulis kiel la unuajn entuziasmiĝontojn pri la projekto Hilelismo, pra-formo de Homaranismo. Praktikonte Hilelismon kiel universalan neŭtralan racian religietikon ili, laŭ Zamenhof, montros plej ĝustan – neŭtralan – religietikan evoluvojon al ĉiuj homoj (gentoj, popoloj) en la mondo. Tuj post la apero de la broŝuro, ĝia eldonisto bankrotis kaj la broŝuro dum kelkaj jaroj restis neakirebla.

La originala teksto (en kaj la malnova ortografio ruslingva de la epoko de Zamenhof, kaj la moderna post-revolucia ortografio) troviĝas ĉe la paĝoj de Yuri Finkel.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. esperanto.mv.ru Homo Sum (L. Zamenhof)