Vilhelmo de Malmesbury

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vilhelmo de Malmesbury
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1079 (1079-11-30)
en Wiltshire
Morto 30-an de novembro 1139 (1139-11-30) (60-jaraĝa)
en Malmesbury
Lingvoj latina
Ŝtataneco Reĝlando Anglio
Okupo
Okupo historiistoverkistomonaĥo
Verkoj Gesta Regum Anglorum
vdr

Vilhelmo de Malmesbury, angla mezepoka historiisto (n. inter 1080 kaj 1085 en Wiltshire; m. ĉirkaŭ 1143).

Filo de normanda patro kaj anglosaksa patrino, li pasis la tutan vivon en Anglio. Li studis ĉe la Abatejo Malmesbury kaj kolektis multe da historiaj verkoj pri la mezepoko. Ĉ. 1120 li finis la unuan version de sia Gesta regum anglorum (Agoj de la anglaj reĝoj), kiu pritraktis la periodon de 449 al 1120; la dua versio (1127) traktis ankaŭ la jarojn de 1120 ĝis 1127. En 1125 li finis Gesta pontificum anglorum (Agoj de la anglaj episkopoj). Eble parte pro entuziasma aprobo de tiuj verkoj, en 1140 oni proponis al li ke li iĝus abato de Malmesbury, sed li preferis resti klerulo kaj bibliotekisto de la abatejo. En 1141 li ĉeestis la Konsilion de Winchester, kie la ekleziuloj deklaris sian subtenon de la Imperiestrino Matilda. Plua verko, Historia Novella (Moderna Historio) pritraktis la jarojn 1128-1142.