El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tejada [teĤAda] estas la nomo de vilaĝo kaj municipo, kodo INE-378, apartenanta al la jurisdikcio de Lermo, distrikto Arlanza, sudo de la provinco Burgoso, Kastilio la Malnova, hodiaŭ regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio.
La loknomo Tejada estas komprenebla etimologie kiel Taksusaro, kaj tiukadre aperas taksuso en la municipa blazono.
Ĝi estas je 55 km de la ĉefurbo kune kun Ciruelos de Cervera kaj Quintanilla del Coco. Ĝi havas areon de 22,74 km² kun 34 enloĝantoj (2021). Ĝi perdis 300 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento.