Nennius
Aspekto
Nennius | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Nennius | ||
Naskiĝo | 8-a jarcento | |
Morto | 9-a jarcento | |
Lingvoj | anglosaksa • antikva kimra lingvo • Mezepoka latino vd | |
Profesio | ||
Okupo | monaĥo historiisto verkisto vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Historia Brittonum vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Nennius estis kimra historiisto.
Li vivis en la frua 9-a jarcento, kaj al li estas ofte atribuata la historio Historia Brittonum, verkita ne longe post 833. Tiu verko traktas la historion de la keltaj loĝantoj de Britio, kaj gravas aparte ĉar ĝi enhavas la plej fruajn menciojn de Reĝo Arturo. Estas priskriboj de dek du bataloj kiam Arturo venkis la Anglosaksojn.
Kimra manuskripto de la 9-a jarcento mencias viron nomatan Nennius kiu, aŭdinte insulton de anglosaksa klerulo pri la manko de kimra alfabeto, surloke tuj inventis alfabeton, eble varion de la anglosaksa runa alfabeto. Laŭ iuj spertuloj, tiu Nennius kaj la aŭtoro de Historia Brittonum estas la samaj.