Arik-den-ilu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arik-den-ilu
Persona informo
Naskiĝo
Morto
Ŝtataneco Asirio vd
Familio
Patro Enlil-nirari vd
Infanoj Adad-nirari la 1-a vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Arik-den-ilu (aŭ Arik-din-ili), filo de Enlil-nirari, inter la jaroj 1307 kaj 1296 antaŭ nia erao estis reĝo de Asirio kaj plej supera juĝisto de la imperio. Li nomis sin "laŭleĝa reĝo" (foje en la historio de la homaro tia nomigo estis indiko pri la malo…), "forta reĝo“ kaj „reĝo de Asirio“. Tiu estis klara ŝanĝo kompare al la titoligo de la antaŭaj reĝoj, kiuj senescepte nomis sin "vicreĝo de [la dio] Aŝuro" (iŝi'ak Aŝur).

Regado[redakti | redakti fonton]

Tre fragmenta teksto el la asiria reĝa kroniko indikas pri milito kontraŭ la urboj Esini, Arnuna en la regiono Nigimhi, Kutila, Tarbisi kaj la lando Halahi, el kiu la armeo de Arik-den-ilu portis riĉajn kaptaĵojn al Aŝuro, sed ankaŭ nutraĵojn kaj metalojn. Li utiligis en tiu milito almenaŭ 90 armeajn ĉarojn kaj ankaŭ ramojn.

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Li konstruis templon pri la "alta dio" Ŝamaŝ "por la estontaj generacioj". La antaŭa nekonsidero de tiu templo gvidis al la kolero de tiu dio kaj al malbonaj rikoltoj en Asirio. Ankaŭ en la reĝa palaco en la ĉefurbo Aŝuro li ordonis riparojn kaj pliampleksigojn, kiel indikas brikaj enskriboj kun lia nomo.

Antaŭe:reĝo de AsirioPoste:
Enlil-nirari1307 ĝis 1296 antaŭ nia eraoAdad-nirari la 1-a