Bohemia arbaro
Aspekto

| Bohemia arbaro | |
| ĉeĥe: Český les, germane: Böhmischer Wald | |
| montaro | |
Vido al monto Velký Zvon
| |
| Oficiala nomo: Bohemia arbaro | |
| Landoj | |
|---|---|
| Regionoj | Regiono Plzeň Ĉeĥio, Bavario Germanio |
| Historiaj regionoj | Bohemio, Bavario |
| Parto de | Bohemiaarbara regiono |
| Najbaras kun | 7
|
| Subtutaĵoj | Čerchovský les, Kateřinská kotlina, Přimdský les, Dyleňský les |
| Akvejo | Ohře, Mže, Naab |
| Plej alta punkto | |
| - situo | Čerchov |
| - alteco | 1 042 m s. m. |
| - koordinatoj | 49° 22′ 59″ N 12° 47′ 02″ O / 49.38306 °N, 12.78389 °O (mapo) |
| Areo | 789,00 km² (78 900 ha) |
| Geologia konsisto | gnejso, granito |
| Horzono | MET (UTC+1) |
| - somera tempo | MET (UTC+2) |

Bohemia arbaro (germane sur bavaria flanko Oberpfälzer Wald - Hornofalcký les aŭ sur la ĉeĥa flanko Böhmischer Wald - Český les) estas krispa mezalta montaro laŭlonge laŭ ĉeĥa-germana ŝtatlimo - ĝi tuŝas sudokcidentan Bohemion kaj orientan Bavarion. La germana esprimo Böhmerwald (laŭvorta traduko de la ĉeĥa Bohemia Arbaro) estas la germana nomo por la ĉeĥa parto de Šumava.
Limigo
[redakti | redakti fonton]La montetaro tiriĝas de Pelvo de Cheb sur nordokcidento ĝis Všerubská vrchovina, kiu apartigas Bohemian Arbaron de Šumava sur sudoriento. La longeco de la montetaro estas 80 km.
