Vulfstano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Vulfstano
episkopo, sanktulo
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 1008
en Warwickshire
Morto 19-an de januaro 1095 (1095-01-19)
en Worcester
Tombo Worcester Cathedral vd
Religio katolika eklezio vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
episkopo de Worcester
Dum 10621095
Antaŭulo Aldred/Ealdred
Sekvanto Samson
Sanktulo
Honorata en katolikismo, anglikanismo
Kanonizo 14-a de majo 1203 de Inocento la 3-a
Ĉefsanktejo katedralo de Worcester (detruita)
Festotago 19-a de januaro
Atributoj episkopo
Patroneco vegetaranoj, dietuloj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vulfstano (Wulfstan) (n. ĉ. 1008, m. 1095) estis sanktulo kaj episkopo de Worcester, Anglio.

Li estis de anglosaksa kaj skandinava deveno kaj naskiĝis en Long Itchington, vilaĝo de Warwickshire. Lia onklo estis Wulfstan la 2-a. Li studis ĉe la monaĥejoj de Evesham kaj Peterborough antaŭ iĝi kleriko ĉe Worcester. Li estis ordinata en 1038 kaj eniris la benediktanan monaĥejon de Worcester. Tie li servis kiel kasisto kaj prioro.

La 8-an de septembro 1062 Wulfstran konsekriĝis kiel episkopo de Worcester, parte pro la influo de Harold Godwinson: la papo komandis lian antaŭulon, Aldred, rezigni la oficon ĉar li estis ankaŭ ĉefepiskopo de Jorko.

Post la normanda konkero de Anglio, Wulfstan klopodis helpi malriĉulojn kaj estigi pacon inter la anglosaksoj kaj la normandoj. Li kontraŭis la sklav-komercon de Bristol. Li estis la sola anglosaksa episkopo kiu retenis sian oficon sub Vilhelmo la Konkerinto.

En 1072 li subskribis decidon de angla eklezia koncilio ke la ĉefdiocezo de Canterbury superas tiun de Jorko.

En 1075 estis ribelo de Roĝero de Breteuil (2-a grafo de Hereford) kaj Ralph de Gael, grafo de Norfolk. Kiam Roĝero penis transiri la riveron Severn kun sia armeo, por kuniĝi kun la soldatoj de Ralph de Gael, li estis haltigata de armeo sub Wulfstan kaj lojalaj nobeloj.

Wulfstan fondis la priorejon de Great Malvern, Malvern, Worcestershire kaj restaŭris aŭ pligrandigis la katedralojn de Worcester kaj Hereford, la abatejon de Tewkesbury, kaj multajn preĝejojn.

De 1071 al 1072 li administris la diocezon de Lichfield kiam ne estis episkopo.

Li estis amiko de Roberto, episkopo de Hereford, kiu estis matematikisto kaj astronomo.

Wulfstan mortis en 1095 post longa malsano. Estis sanktejo dediĉata al li en la priorejo de Great Malvern. Tie, dum pasko 1158, Henriko la 2-a (Anglio) kaj Eleonora de Akvitanio demetis siajn kronojn, ĵurante ke ili neniam reportos ilin.

Wulfstan kanoniziĝis la 14-an de majo 1203. Lia fest-tago estas la 19-an de januaro.