Aethelflaed (Mercia)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aethelflaed
Persona informo
Æthelflæd
Naskiĝo ĉ. 869
Morto 12-an de junio 918 (0918-06-12)
en Tamworth, Mercia
Tombo St Oswald's Priory, Gloucester vd
Etno Saksoj vd
Ŝtataneco WessexMercia vd
Familio
Dinastio dinastio de Wessex vd
Patro Alfredo la Granda vd
Patrino Ealhswith vd
Gefratoj Ælfthryth, Countess of Flanders • Eduardo la pli aĝa • Æthelweard • Æthelgifu vd
Edz(in)o Æthelred, Lord of the Mercians vd
Amkunulo Uhtred of Bebbanburg vd
Infanoj Ælfwynn vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

AethelflaedÆthelflæd (Esperantigite Etelfleda) (m. 918) estis la plej aĝa filino de Alfredo la granda kaj Eahlswith.

Antaŭ 890 ŝi edziĝis al Aethelred, reganto de Mercia. Survoje al la edziĝo ŝi estis atakataj de la danoj, kiu mortigis duonon de ŝiaj sekvantoj. La danoj deziris saboti la aliancon inter Mercia kaj Wessex. Aethelflaed kaj sia edzo havis filinon, nome Aelfwynn.

Dum la vivo de Aethelred ŝi subskribis multajn ĉartojn kaj pro tio historiistoj kredas ke eble ŝi estis la fakta reganto de Mercia. En 911 Aethelred mortis dum batalo kontraŭ la vikingoj de Northumbria kaj ŝi estis nomumata "Damo de Mercia", kiun ŝi regis ĝis sia morto. Ŝi montris sin kapabla militestro, kaptis Derby kaj plifortigis la bordojn de Mercia.

En 918 ŝi mortis ĉe Tamworth, kaj entombiĝis en la abatejo de Gloucester (nun Katedralo Gloucester). Ŝia filino Aelfwynn heredis Mercia sed devis omaĝi al sia onklo Eduardo la pli aĝa.