Alcuéscar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alcuéscar
municipo en Hispanio • urbeto

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 10160
Demografio
Loĝantaro 2 459  (2023) [+]
Loĝdenso 23 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 11′ N, 6° 14′ U (mapo)39.181111111111-6.2294444444444Koordinatoj: 39° 11′ N, 6° 14′ U (mapo) [+]
Alto 488 m [+]
Areo 108 km² (10 800 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Alcuéscar (Ekstremaduro)
Alcuéscar (Ekstremaduro)
DEC
Alcuéscar
Alcuéscar
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
Alcuéscar (Hispanio)
Alcuéscar (Hispanio)
DEC
Alcuéscar
Alcuéscar
Situo de la komunumo en Hispanio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alcuéscar [+]
vdr

Alcuéscar estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas alcuesqueños. La censita populacio en 2008 estis de 3.001 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Alcuéscar estas situa en la centra parto de Ekstremaduro kaj sudo de la provinco de Cáceres en la komarkodistrikto Sierra de Montánchez, je altitudo de 488 m tute apud la limo kun la Provinco de Badajoz; je 39 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 32 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. Madrido estas je 290 km. La surfaco de ties teritorio estas de 108,93 km².

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Alcuéscar situas inter la Montaroj Centinela kaj Lombriz, inter la Sierra de Montánchez kaj la Sierra de San Pedro, ksj markas la finon de la preskaŭebenaĵo de Cáceres sude. La plej altaj pintoj estas 696 kaj 698 m altaj respektive.

Demografio[redakti | redakti fonton]

La jena tabelo montras la datumojn de la Nacia Instituto pri Statistiko Instituto Nacional de Estadística español pri la demografia evoluo de Alcuéscar inter 1996 kaj 2006.

Evolución demográfica de Alcuéscar
1996 1998 1999 2000 2001 2002 2003 2004 2005 2006
3.144 3.110 3.176 3.131 3.064 2.919 3.006 3.033 3.016 2.980

Historio[redakti | redakti fonton]

La fondo de Alcuéscar okazis en la jaro 830 dum islama epoko. Laŭ la historiisto de la 17a jarcento Bernabé Moreno de Vargas fine de la 15a jarcento estis reloĝara de araboj devenaj el loko de Andaluzio nome "Güescar" [guESkar], eble la aktuala Huéscar, de la Provinco de Granada.

Eble ankaŭ dum la 16a jarcento kaj post reloĝado fare de moriskoj, oni konis la vilaĝon kiel "Güescar" kiel la toponimo araba-andaluza. Eble la prefikso "al" estis poste aldonita poste por diferencigi ĝin el la andaluza enklavo de kie devenus la menciitaj moriskoj, rezulte fine per la arabeca nomo de "Algüéscar", aŭ "Alcuéscar".

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]

Proksime de la vilaĝo estas gravega kaj unika en la regiono preĝejo de la epoko de Visigotoj nome Sankta Lucía del Trampal.