Esperanta skoltismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Esperanta skoltismo estas skolta movado, kiu naskiĝis en 1918. Dum dek jaroj antaŭe, skoltismon fondis lordo Robert Baden Powell, angla generalo, en 1908, ĉefe por disciplinigi la energiajn, aventuremajn junulojn, donante al ili eblecon vivi laŭ knabaj instinktoj, tamen lernante memstarecon, progresante laŭ pedagogiaj principoj. La ĉefaj celoj estas: pli sana, pli sincera, pli memstara, ĉiam helpema, servopreta, purviva, modesta, ŝparema, indulga kaj bonhumora, tamen severa junularo, kiu konsideras ĉiujn - de ia ajn nacio, raso, religio kaj profesio - kiel fratojn. Kiel internacia movado ĝi jam atingis la nombron de pli ol du milionoj kaj al la ĉiukvarjare aranĝitaj tendaregoj, nomitaj ĵamboreoj, venas kelkdek miloj el ĉiuj mondpartoj.

Esperanto en la skolta movado[redakti | redakti fonton]

Esperanto radikiĝis en ĝi nur malrapide. En 1918 angla trupestro, A. W. Thomson (ps. Avoto) ekpensis sur franca militkampo la ideon: por helpi la internacian amikiĝon kaj reciprokan servon de la junularo oni fondu Skoltan Esperantistan Ligon (SEL). Li fariĝis prezidanto, lia frato, subtrupestro K. Graham Thomson, la honora sekretario. Poste Norman Booth, Netherton, brita trupestro, fariĝis la honora ĝenerala sekretario, kiu kun la kasisto D. H. Davis multege laboris por organizi SEL. La celoj de SEL estas: 1. disvastigi skoltajn idealojn per Esperanto, 2 disvastigi Esperanton inter la skoltaro, 3. krei skoltan Esperantan literaturon, 4. eldoni internacian skoltan revuon 5. solidarigi la senton de frateco, komunan en la skolta kaj Esperanto-movadoj, inter diversnaciaj junuloj.

La Ligo aranĝis por atingi siajn celojn kaj pruvi la uzeblecon de Esperanto internaciajn Esperanto-tendarojn, 1922: Nederlando, 1923: Belgujo, 1924: Danujo; 1925: Hispanujo, 1926: Ĉeĥoslovakujo (tie radioparolado pri la Esperanta skoltismo en Prago), 1927: Hispanujo, 1928: Belgujo, 1929: ĉe la ĵamboreo en Anglujo, 1930: Nederlando, 1931: Hungarujo (oficiale invitita de Hungara Skolta Asocio, kiu kune kun la Belga Skolta Ligo unue rekonis oficiale SEL; poste sekvis la Latva Skolta Asocio kaj la Slovaka Skolta Centro Katolika.) En la ĵamboreo de 1929 (en Birkenhead) ĉeestis preskaŭ cent skoltoj Esperantistaj el 18 landoj, eĉ hinda kaj japana. Samjare SEL starigis kapitalon (stato en 1934: 73 anglaj pundoj). De 1929 ageme kunlaboris kiel hungara reprezentanto Pál Balkányi.

Ĵamboreo en Gödöllő en 1933[redakti | redakti fonton]

La ĵamboreo en 1933 (1-15 aŭg.) en Gödöllő, apud Budapeŝto, alportis seriozan progreson. Unuafoje Esperanto oficiale aperis en programo de ĵamboreo, en la poŝlibroj, en la ĉiutaga skoltgazeto, sur kelkaj planoj estis menciita la Esperanto-kunvenejo, (hungara trupo n-ro 199), donita de la estraro. La kunvenon de SEL ĉeestis 170 skoltoj, entute partoprenis la tendaron 200 skoltoj el 24 landoj, kiuj sciis Esperanton, do 1% de la ĉeestantaro, ĉe kelkaj nacioj (ĉeĥoslovaka, franca, norvega, japana, portugala hispana, trinidada) la procento atingis aŭ superis 10%-ojn. Esperantistaj skoltoj deĵoris ĉe la biletvendejo, gazetvendejo, banko, poŝto, radio, skoltvendejo; aparta Esperanto-svarmo de la fremdul-gvidistaj skoltoj gvidis kelkfoje oficiale per Esperanto, 20 Esperantistaj skoltoj deĵoris ĉe la tendara skolta policistaro. Okazis preskaŭ ĉiutage dum radiosalutoj salutfrazoj en aŭ pri Esperanto, la 10-an de aŭg. kvinminuta Esperanta radioparolado de J. Bergreen, norvega reprezentanto de SEL. Trifoje en la programo de la grandaj tendarfajroj, foje en la teatra programo estis E-kantoj kaj unu „subtendara fajro“ antaŭ 3-4 mil personoj estis tute por Esperanto. Ĉe la poŝtoficejo por la serioj de ĵamboreo-poŝtmarkoj oni ricevis senpage Esperant-lingvan „Memorfolion“ donacitan de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj Literatura Mondo. Ĉe kelkaj tendoj, ĉe la ĵamborea banko, kaj ĉe hotelo pendis Esperantaj flag(et)oj. Unu el la aŭstriaj skolt-asocioj prezentis al la monda skoltestraro rekomendon pri uzo de Esperanto, sed oni ne diskutis pri ĝi. Al Baden Powell estis transdonitaj salutoj kaj donacoj (desegnaĵo) fare de Esperantistaj skoltoj. Skolt-orkestro ludis la Esperanto-himnon dum suprenigo de la SEL-flago. En la ĵamborea sonfilmo estas sceneto pri Esperanto.

La 22-an tendaron de SEL invitis la Slovaka Katolika Skolta Centro al Banská Bystrica en Slovakujo, kie ĝi okazis kune kun slovaka tendaro 16-31 jul. 1934. Partoprenis 9 nacioj. La tendaro havis poŝtstampilon kun slovaka kaj Esperanta tekstoj. Partoprenis 85 skoltoj, inter ili 25 Esperantistoj. 29 jul. okazis sur la ĉefplaco de la urbo publika oficiala festsaluto je honoro de la Esperantista skoltaro, disaŭdigita per megafonoj.

Skolta Esperanto-gazetaro kaj publikigaĵoj[redakti | redakti fonton]

SEL eldonis en 1920 „Bultenon de SEL“ (aperis 5 trimonataj n-roj), poste la oficialaj sciigoj aperis en „Esperantista Junularo“, gazeto de TEAJ, kaj de 1926 en „Skolta Heroldo“, por kies aperigo penadis multe Georges Ramboux. Post ĉeso de ĉi tiu belaspekta revueto de septembro 1931 SEL eldonas kvaronjaran „Skolta Bulteno“-n. Multobligitajn bultenojn eldonis la Londona Esperantista Skolta Klubo kaj la Budapeŝta SEL-tendaro kaj la Esperantistaj aranĝantoj ĉe la ĵamboreo 1933. Propagandilojn eldonis la Ligo angla, france, hispane kaj germane de 1920 preskaŭ ĉiujare. Artikoloj kaj Esperanto-rubrikoj aperis en multaj gazetoj. Glumarkoj: SEL-tendaro 1931, Budapest, Ĵamboreo, 1933 kaj SEL-tendaro, 1934 en Banská Bystrica.

La Hungara Skolta Asocio eldonis fakvortareton en kvin lingvoj, inter ili en Esperanto. En radio oni parolis pri SEL krom en Prago kaj Budapeŝto, ankaŭ en Krakovo, Lisbono, Liono, Lille, Brno, Breslau, Bratislavo, Stuttgart, Nürnberg. En la budapeŝta skolta parko staras marmora memorŝtoneto pri la SEL-tendaro, 1931 (stato 1934).

La Belga Skolta Ligo oficialigis Esperanto-ŝtof-insignon, la Hungara Skolta Asocio eldonis inter la rubandetoj, montrantaj la lingvoscion, ankaŭ tiun kun vortoj: „Esperanton parolas“. Ambaŭ asocioj havas Esperanto-sekcion. La Internacia Skoltoficejo rekonis Esperanton inter la lingvoj por interpretista ekzameno, kvankam la Internacia Komisiono en 1934 decidis ne rekomendi Esperanton al skoltoj.

Estraro de SEL: prezidanto Avoto; sekretario N. Booth, Netherton, Huddersfield. Anglio; kasisto D. H. Davis, 23 East Dulwich Grave, East Dulwich, London S. E. 22. Reprezentantoj (agentoj) en 23 landoj, memstaraj distriktoj en Hungarujo, Norvegujo, Polujo kaj Slovakujo. Membrostato en 1934: 700. Aparta skoltina sekcio. Pál BALKÁNYI.

Noto de M. C. Butler. En Anglujo skoltoj kaj skoltinoj ambaŭ rajtas gajni la interpretistan insignon per scio de Esperanto. Baden Powell mem rekomendis al skoltoj en sia libro „Scouting for Boys“, ke ili lernu Esperanton, tamen en oficialaj rondoj oni ne montras multe da intereso pri ĝi.

Skolta Esperanto-Ligo post 1934[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Skolta Esperanto-Ligo.

Intertempe Skolta Esperanto-Ligo publikigis kelkajn libretojn:

  • 1969: Ĵamborea Lingvo, skolta lernolibro, verkita de J. Ko Hammer kun helpo de J. Le Couteur kaj aliaj.
  • 1974: Skolta kaj Tenduma Terminaro verkita de J. Ko Hammer.
  • 1975: Pli Vastaj Horizontoj, manlibro pri internacia skoltado, verkita de 40 SEL-anoj.

La bulteno de SEL estas "La Skolta Mondo". Ĝi aperas ĉiun kvaronjaron.

La Centra Organiza Komitato de JOTI (ĵamboreo en Interreto), la tutmonda skolta renkontiĝo, kiu okazas ĉiujare en la tria semajnfino de oktobro, en 2004 akceptis Esperanton en sia TTT-ejo. La tradukon verkis Stein Hautekees, Nacia Reprezentanto de SEL por Belgio.

Nova estraro estis elektata dum la SEL-konsido ĉe UK de UEA en 2005. Nun estas prezidantino: Carola Antskog, Kimito, Finnlando, ĝenerala sekretario: Guido Ricci, Bruselo, Belgio, kasisto: Allan Fineberg, Fair Lawn, Usono kaj redaktorino: Kinga Nemere-Czachowska, Toruń, Pollando. En 2007 la Centra Komitato alprenis la retiston de SEL, Volker Schlüter (Wilhelmshaven, Germanio), kiel komitatanon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


EdE-S