Yasmine (kantistino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Yasmine
Bazaj informoj
Naskonomo Hilde Rens
Naskiĝo 3-an de marto 1972 (1972-03-03)
en Antverpeno
Morto 25-an de junio 2009 (2009-06-25) (37-jaraĝa)
en Kontich
Deveno Flandrio
Ĝenroj pop-muziko
Profesio kantistino
Aktivaj jaroj 1991-2009
Persona informo
Naskonomo Hilde Ludo Frieda Rens
Aliaj nomoj Yasmine
Mortokialo pendumo
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo kantistoaktoro
vdr

Yasmine, artistnomo de Hilde Rens (naskiĝis en Kontich la 3-an de marto 1972, mortis la 25-an de junio 2009 en Edegem) estis flandra kantistino kaj prezentantino.

En 1991 la kariero de Yasmine komenciĝis per la disko Mooi zo (Bele). Ŝi prezentis en teatrejoj kaj festivaloj ĉefe tradukitajn kantojn de Leonard Cohen. Du jarojn poste la televidkompanio VTM dungis ŝin kaj ŝi prezentadis la programon Tien om te zien (Dek vidindaj (kantistoj)). Poste ŝi transiris al la ŝtata televidkompanio één (unu) kiel prezentantino de la programo De Rode Loper (La ruĝa tapiŝo) en kiu ŝi rakontis pri la vivo de famuloj en- kaj ekster-landaj. La 30-an de aŭgusto 2003 ŝi edziniĝis al Marianne Dupon, en Flandrujo konata pro sia partopreno en la programo De mol (La talpo). En 2005 Yasmine atingis la 363-an lokon en la tv-programo La plej grava belgo. Ekde 2006 ĝis la fino de sia vivo ŝi estis prezentantino en la televidstacio één.

En aprilo 2009 la publiko eksciis, ke ŝi baldaŭ divorcos, ĉar ŝia edzino deziras rompi la rilaton kaj komenci alian. Yasmine pro tio rapide malsaniĝis kaj en junio 2009 forprenis de si la vivon.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • 1991: Mooi zo
  • 1993: Als jij dat wil
  • 1995: Portfolio
  • 1997: Pret-a-porter
  • 1999: Blauw
  • 2001: Yasmine
  • 2004: Liefde en liedjes
  • 2004: Vandaag (het morgen van gisteren)
  • 2006: Licht ontvlambaar

Unuopaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 1991: Wie Denk Jij Wel Dat Je Bent
  • 1991: Vraag Me Niet Waarom
  • 1991: Hoog In De Wolken / Accrochee A Un Nuage
  • 1992: Zeven Dagen / Rusteloos
  • 1993: In Kleur
  • 1994: Dromen Van Het Leven / Stilstaan
  • 1995: Ik Was Zo Graag Bij Jou Gebleven
  • 1996: Nooit Nog Een Andere / Afscheid
  • 1997: Altijd Weer Tikt De Klok / De Klok Tikt Verder
  • 1998: Meisjes Aan De Macht / Kus Me, Kus Me
  • 2001: Ken Je Dat Gevoel
  • 2002: Briefje
  • 2005: Dans Me

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]