Wilhelm Filchner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wilhelm Filchner
Persona informo
Wilhelm Filchner
Naskiĝo 13-an de septembro 1877 (1877-09-13)
en Munkeno
Morto 7-an de majo 1957 (1957-05-07) (79-jaraĝa)
en Zuriko
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Prusa Militakademio vd
Profesio
Okupo esploristo • verkisto • scienca esploristo • vojaĝisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Wilhelm FILCHNER (n. la 13-an de septembro 1877 - m. la 7-an de majo 1957) estis germana esploristo. Li partoprenis en sia unua ekspedicio, kiam li estis nur 21-jara, direkte al Rusio. Du jarojn poste, li vojaĝis sole kaj perĉevale al la montaro Pamiro. Li inter 1903 kaj 1905 estris ekspedicion tra Tibeto.

Post sia reveno el Tibeto, Filchner estis petita organizi germanan ekspedicion por mapigi Antarkton. Post trejnekspedicio al Spicbergo, la ekspediciaro ekiris al Antarkto kun la ŝipo Deutschland la 4-an de majo 1911. Ili atingis interalie la Weddell-maron.

Filchner mortis 79-jare en Zuriko, Svislando.