Anteno (biologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭropa omaro kun siaj ruĝaj antenoj

La antenoj estas sensaj organoj de iuj Artropodoj, per kiuj ili tuŝas, gustas kaj flaras. Tiuj estas segmentaj membroj situantaj sur la kapo aŭ sur la cefalotorako. Ili povas esti unubranĉaj aŭ dubranĉaj[1].

Diversaj formoj de la insekta anteno

La Krustacoj povas havi du parojn da antenoj, en tiu okazo la pli malgrandaj antenoj estas dirata antenetoj. La Insektoj havas nur unu paron da antenoj. El la Artropodoj, nur la Chelicerata kaj la Proturoj estas sen anteno.

La antenoj konsistigas el tri segmentoj: la fusto (fiksita ĉe la kapo) la pedunklo kaj la flagelo (ofte dividita el multaj segmentoj nomataj flagelomeroj). La Vostsaltuloj kaj Dipluroj havas muskolojn en ĉiuj segmentoj de ilia antenoj, tiu, kiu permesas al ili ĉiujn movigi. Ĉe la aliaj Artropodoj, nur la du unuaj segmentoj havas muskolojn.

La antenoj tre gravas en la seksa vivo de Papilioj. Dank'al tiuj, ili kapablas flari la feromonojn de seksa partenero al pli de 10 kilometroj.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La membroj de la artropodoj origine dividiĝas en du branĉoj, sed, ĉe iuj, unu branĉo malaperis dum la evoluo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]