Willisau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Willisau (distrikto) kaj Willisau (stacidomo).
Willisau
Blazono de Willisau
Malnova urbocentro de Willisau
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Willisau
Koordinatoj  47° 7′ 15″ N 7° 59′ 35″ O / 47.12083 °N, 7.99306 °O / 47.12083; 7.99306 (mapo)Koordinatoj: 47° 7′ 15″ N 7° 59′ 35″ O / 47.12083 °N, 7.99306 °O / 47.12083; 7.99306 (mapo)
Nombro de loĝantoj 7142
Areo 41,69 km²
Alteco 557 m super marnivelo
Poŝtkodo 6130
Komunumkodo 1151
Mapo de Willisau
vdr

Willisau (prononcu vilisaŭ) estas historia urbo, komunumo kaj ĉefloko de la samnoma distrikto en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 7142 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Willisau situas proksimume 20 km nordokcidente de la urbo Lucerno en la regiono de la montaro Napf.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La urbeto Willisau limas en nordo al Zell, Gettnau, Alberswil kaj Ettiswil, en nordoriento al Grosswangen, en sudoriento al Menznau, en sud okcidento al Hergiswil ĉe Willisau, kaj en okcidento al Luthern kaj Ufhusen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Willisau situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Lucerno al Langenthal.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Willisau datiĝas el la jaro 1101 kiel Willineshôwo.

En la jaro 1407 la Habsburgoj vendis la urbon Willisau al Lucerno, kiu ek de tiam ĝis la Helveta Revolucio estis parto de la urba ŝtato Lucerno. En la jaro 1803 sub la mediacia registaro Willsaŭ estis disigita en komunumon Willisau urbo kaj Willsau kamparo. En la jaro 2006 la du komunumoj estis reunuigitaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]