Meksika peso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Meksika peso
Peso mexicano
valutoleĝa valutopeso
Ŝtato: Meksiko
Subdivido: 100 centavoj (centavos)
Kodo laŭ ISO 4217: MXN
Mallongigo: $, Mex$
Ŝanĝokurzo 1 usona dolaro = 13,40 MXN
1 Eŭro = 19,56 MXN

(12-a de septembro 2009)

vdr

La meksika peso (hispane peso mexicano) estas la valuto de Meksiko. Ĝi dividiĝas en 100 centavojn. La kodo laŭ la normo ISO 4217 ekde la jaro 1992 estas MXN ("n" por "nova" respektive hispane "nuevo"). La antaŭe validaj meksikaj pesoj kun la kodo MXP ("p" por "peso") estis ŝanĝataj en rilato 1000 MXP : 1 MXN. La valuto estas unu el pluraj naciaj valutoj de eksaj hispanaj kolonioj (kaj du internaciaj pagounuoj), kiuj ĉiuj dividas la nomon peso".

Cirkulas monbiletoj je 10, 20, 50, 100, 200, 500 kaj 1000 meksikaj pesoj. Moneroj ekzistas en valoro de 5, 10, 20 kaj 50 centavoj, kaj de 1, 2, 5, 10, 20, 50 kaj 100 pesoj. La moneroj de 5 kaj 10 (pli kaj pli ankaŭ de 20) centavoj ĉiutage ne plu uzatas kiel pagilo: la prezoj estas malaltigataj respektive altigataj ĝis plena pesa aŭ duonpesa sumo. Krome la moneroj de 20, 50 kaj 100 pesoj kaj la monbiletoj de 10 pesoj ankaŭ malofte renkonteblas.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]