Primolacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Primolacoj
ordinara primolo (Primula vulgaris)
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: asteredoj Asteridae
Ordo: erikaloj Ericales
Familio: primolacoj Primulaceae
Batsch ex Borkh. [1]
primolo Primula
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

La primolacoj[2] (latine Primulaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo erikaloj (Ericales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 70 genrojn kaj preskaŭ 2800 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas primolo[2].

Tiuj plantoj vivas ĉefe en kontinenta, montara klimato, la varmajn, sekajn lokojn ili ne ŝatas. Ili estas moltigaj, ofte unujaraj herboj, ofte kun rozeto.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (18 jun. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:

*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.
**genro akceptita en WFO sed ne en TPL. Tamen laŭ WFO, estas neniu akceptita specio en ĝi.

Kelkaj taksonoj[redakti | redakti fonton]

  • Androsace L. (sin. Douglasia, Vitaliana)
  • Ciklameno (Cyclamen): plurjaraj tuberhavaj herboj, hejmaj en la Mediteraneaj regionoj, precipe en Alpoj. Ili havas kliniĝintajn, blankajn aŭ ruĝajn florojn kun retrofleksitaj petaloj.
  • Primolo estas multspecia genro de unu-, du- kaj plejofte plurjaraj herboj kun ordinare rozete aranĝitaj elbazaj folioj kaj kun kvinnombraj brilkoloraj floroj en umbeloj, grapoloj, densaj kapoj aŭ spikoj en la fino de la skapo. Multaj specioj estas ĝardene kulturataj.
    • Aŭrikulo estas 10-15 cm alta staŭdo (Primula auricula) kiu floras tre frue en la printempo kun floroj en umbelo (ankaŭ ĝardena aŭrikulo)

(vidu aŭrikulario (fungo), aŭriklo (ekstera parto de orelo), aŭriko (ŝipa velo))

Referencoj[redakti | redakti fonton]