Lizimaĥio
Lizimaĥio | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ordinara lizimaĥio (Lysimachia vulgaris)
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Lizimaĥio aŭ lizimakio (latine Lysimachia) estas genro el familio Primolacoj kun inter 150 kaj 180 specioj troveblaj plejparte en la norda hemisfero. Laŭ iuj aŭtoroj[1] la genro inkluzivas ankaŭ la speciojn en la genro anagalo (Anagallis L., Pelletiera kaj Trientalis L.); laŭ aliaj[2], du specioj de lizimaĥio apartenas al la genro anagalo. Laŭ iuj fontoj, la genro ricevis sian nomon honore al Lizimaĥo (Lysimachus), kuracisto kaj reĝido de antikva Sicilio, kiu laŭdire trankviligis frenezan virbovon nutrante ĝin per iu specio el la genro.
Trajtoj
[redakti | redakti fonton]Temas pri rektaj aŭ rampaj herboj, kies folioj kreskas laŭlonge de la tigo, kaj kies ovario estas supera. Lizimaĥiaj specioj ofte havas flavajn florojn, kaj kreskas forte. Ili kreskas prefere en malsekaj lokoj.
Per specioj de lizimaĥio sin nutras la larvoj de kelkaj papilioj kaj tineoj.
Specioj
[redakti | redakti fonton]- Monerfolia lizimaĥio, Lysimachia nummularia
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ U. Manns & Arne A. Anderberg: New combinations and names in Lysimachia (Myrsinaceae) for species of Anagallis, Pelletiera and Trientalis. In: Willdenowia, Volume 39, 2009, pp. 49–54.
- ↑ Ulrika Manns and Arne A. Anderberg (2005). "Molecular Phylogeny of Anagallis (Primulaceae) Based on ITS, trnL-F, and ndhF Sequence Data". International Journal of Plant Sciences 166 (6): 1019–1028. doi:10.1086/449318