Monerfolia lizimaĥio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Monerfolia lizimaĥio
Lysimachia nummularia
Lysimachia nummularia
Biologia klasado
Regno: Plantoj ‘‘Plantae’’
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Erikaloj Ericales
Familio: Primolacoj Primulaceae
Genro: Lizimaĥio Lysimachia
Lysimachia nummularia
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Monerfolia lizimaĥio, latine Lysimachia nummularia, estas plurjara, rampa, senhara herbo el familio primolacoj. Ĝi portas parajn foliojn kiuj pensigas pri moneroj pro sia ronda formo. La flavaj floroj, sonoriletformaj, estas 10 ĝis 20 mm larĝaj. Ili situas aksele de la mezaj folioj.
Tiu planto kreskas ĉefe en malsekaj, ombraj, herbaj lokoj, preskaù ĉie en Eŭropo krom en mediteranea regiono.
Ĝi estas uzata kiel ornama planto.

Folioj de la monerfolia lizimaĥio
Fruktoj de la monerfolia lizimaĥio