John Drew Barrymore

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Drew Barrymore
Persona informo
Naskonomo John Blyth Barrymore Jr.
Naskiĝo 4-an de junio 1932 (1932-06-04)
en Los-Anĝeleso
Morto 29-an de novembro 2004 (2004-11-29) (72-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater profesia lernejo Hollywood vd
Familio
Dinastio Barrymore family vd
Patro John Barrymore vd
Patrino Dolores Costello vd
Gefratoj Diana Barrymore vd
Edz(in)o Nina Wayne • Cara Williams • Jaid Barrymore vd
Infanoj Drew Barrymore • John Blyth Barrymore vd
Profesio
Okupo filmaktoro • televida aktoro vd
Aktiva dum 1949– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

John Drew Barrymore, origine: John Blythe BARRYMORE (naskiĝis la 4-an de junio 1932, mortis la 29-an de novembro 2004) estis usona aktoro.

Kiel filo de la geaktoroj John Barrymore kaj Dolores Costello li naskiĝis en Beverly Hills, Kalifornio. Liaj gepatroj disiĝis, kiam li estis infano, kaj al sia patro li poste apenaŭ havis kontaktojn.

Kiam li havis 17 jarojn, lia patrino volis instigi lin al studado, sed la ribelema junulo anstataŭe subskribis sian unuan filmkontrakton. Dum la sekvaj jaroj li ofte ribelis kontraŭ la leĝoj, kaj retrovis sin plurfoje en arestejo.

Ekde la fino de la 1950-aj jaroj li famiĝis pro kelkaj filmroloj, kiel ekz. "The Big Night", "While the City Sleeps" aŭ la Star-Trek-epizodo The Alternative Factor. Li tamen restis ribelema personeco: Dum la filmlaboroj li ofte alvenis tro malfrue aŭ li rifuzis daŭrigi laboron komencitan.

Sian lastan – ne tre gravan – rolon li ricevis en la jaro 1976, en la filmo "Baby Blue Marine".

Tri-foje li edziĝis. Troa alkoholo kaj aliaj drogoj, perfortemo kaj la fakto, ke li apenaŭ havis tempon por sia familio, detruis ankaŭ lian privatan vivon. La 29-an de novembro 2004 li mortis.

Liaj gefiloj Drew Barrymore kaj John Blyth Barrymore mem fariĝis famaj aktoroj.