Nerses la 3-a la Konstruinto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nerses la 3-a la Konstruinto
Katolikoso de Armenio
Persona informo
Naskiĝo
en İşhan, Tajko, Persa Armenio
Morto 30-an de novembro 660 (0660-11-30)
en Dvin
Profesio
Okupo pastropolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nerses la 3-a la Konstruinto (armene Ներսես Գ Շինող Nerses 3 Ŝinogh) aŭ Nerses Tajeci estis Katolikoso de Armenio de 641 al 661. Li surnomo mem parolas pri liaj realigadoj. Inter la plej konataj konstruaĵoj starigitaj dum lia regado troviĝas Zvartnoco, proksime de Eĉmiadzin en Armenio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Nerses naskiĝis en Iĉĥano en Tajko, provinco de la historia Armenio, kaj sin dediĉis al la militista kariero: Li profesie formiĝis en Konstantinopolo, kaj aniĝis al la imperia armeo. Sed la situacio en Armenio, disigita inter la Bizanca Imperio kaj la Araba Imperio, igis al tiu ilustrita greklingvemulo episkopon de Tajko antaŭ la minacoj de la araboj. Lia aktiveco karakteriziĝis pro la konstruado, kiel en Dvin kie li rekonstruigis la katedralon Surp Sargis, Ĥor-Virapo, Varagavanko kaj laŭ kelkaj historiistoj, Banak sed super ĉio Zvartnoco, kie li translokigis dum mallonga periodo sian sidejon.

En 645, prezidis koncilion en Dvin, kie estis malakceptita propono de unuiĝo kun la bizancanoj surbaze de monotelismo. Nerses apogas la imperiestron Konstanto la 2-a, en batalo kontraŭ la princo de Armenio Teodoros Reĉtuni, kaj retiriĝis al Konstantinopolo en 653-654. Post reveno al Dvin, li rezidis tie ĝis la jaro 661 kie forpasis; Anastazo la 1-a sukcedis lin.