Petr Spálený

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Petr Spálený
Bazaj informoj
Naskiĝo 22-an de marto 1944 (1944-03-22) (80-jaraĝa)
en Prago
Edz(in)o Pavlína Filipovská • Miluše Voborníková
Deveno Ĉeĥoslovakio Bohemio, Ĉeĥoslovakio
Ĝenroj popmusic, big-bito
Profesio kantisto, komponisto
Parencaj
temoj
Jan Spálený, Miluše Voborníková, Pavlína Wolfová
Retejo www.petrspaleny.cz
Signifa instrumento
drumo, gitaro, flaŭto
Persona informo
Ŝtataneco Ĉeĥio
Familio
Frat(in)o Jan Spálený
Edz(in)o Pavlína Filipovská • Miluše Voborníková
Infano Pavlína Wolfová
Okupo
Okupo kantisto • diskografa artisto
vdr
Parencaro
1-a edzino
2-a edzino
frato
filino

Petr Spálený (* 22-an de marto 1944 en Prago) estas ĉeĥa muzika komponisto, gitaristo, drumisto, flaŭtisto kaj kantisto. Kun la unua edzino kantistino Pavlína Filipovská li havas du filinojn, lia dua edzino estas ĉeĥa kantistino Miluše Voborníková. Lia frato Jan Spálený estas ĉeĥa muzikisto kaj muzika redaktisto, dramaturgo kaj moderatoro de Ĉeĥa radio. Lia filino Pavlína Wolfová estas ĵurnalistino.

Konciza biografio[redakti | redakti fonton]

Li komencis jam fine de la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento kiel amatora big-bita muzikisto, unue li ludis drumon, pli poste dum soldata baza militservo ankaŭ gitaron kaj flaŭton. Post fino de la militservo li komencis prezentiĝi en muzika grupo Hipps (Hipopotamoj) de sia frato Jan, kiu estis pro iniciato de Jiří Štaidl alinomita je Apollobeat. El tiu tempo devenas ankaŭ la unuaj furorkantoj de Petr Spálený, ekz. Plakalo bejby.

Pli poste li agadis ankaŭ kiel muzika komponisto, li komponis muzikon por ĉiuj prezentiĝoj de Teatro de Jiří Grossmann, li komponis eĉ muzikon al televida programo Zajíc v pytli (Leporo en sako). Li rolis ankaŭ en kelkaj etaj roloj en kelkaj ĉeĥaj filmoj.

Temas pri kantisto, kiu establiĝis en interlimiĝo de rokmuziko, kontreo kaj popmuziko, li estas rimarkinda pro sia aparte originala agrable neentrudiĝema maniero de kantado, kiu ofte similigas melodian recitadon aŭ kantatan ronronadon de melodio. Temas pri daŭra stelo sur scenejo de la ĉeĥa popmuziko, en kiu li sukcese agadas jam pli ol 40 jaroj.

Diskografio[redakti | redakti fonton]

Eblas aŭskulti[redakti | redakti fonton]