Reĝa Poŝt-Oficejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reĝa Poŝt-Oficejo
konstruaĵo
Bazaj datoj
Konstrustilo novklasika arkitekturo vd
Arkitekto Hugo Hernández • Ventura Rodríguez vd
Estiĝo 1760
Adreso
Lando Hispanio
Situo Madrido
Adreso Puerta del Sol, 7. 28013 Madrid
Situanta sur Pordo de la Suno • Calle del Correo, Madrid • calle de Carretas • Strato Sankta Rikardo
Situo
Geografia situo 40° 24′ 59″ N, 3° 42′ 14″ U (mapo)40.416405555556-3.7038Koordinatoj: 40° 24′ 59″ N, 3° 42′ 14″ U (mapo) [+]
Reĝa Poŝt-Oficejo (Madrido)
Reĝa Poŝt-Oficejo (Madrido)
DEC
Reĝa Poŝt-Oficejo
Reĝa Poŝt-Oficejo
Situo de Reĝa Poŝt-Oficejo
Map
Reĝa Poŝt-Oficejo
Posedata de Government of the Community of Madrid vd
vdr
Norda fasado de la Reĝa Poŝt-Oficejo.
Horloĝo de la Reĝa Poŝt-Oficejo.

La Reĝa Poŝt-Oficejo hispane Real Casa de Correos de Madrido (Hispanio), nuna Prezidejo de la Madrida Regiono, troviĝas en la Pordo de la Suno, angule kun la strato Poŝto, kun la strato Sankta Rikardo kaj la strato Ĉaroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Meze de la 18-a jarcento, la arkitekto Ventura Rodríguez ricevas la permeson ekdetruigi la konstruaĵojn kiuj estis proksimaj al la Pordo de la Suno por konstruado de centrigita poŝtoservo. Tamen, estis en 1768 kiam la reĝo Karlo la 3-a cedas la konstruprojekton al la franca arkitekto Jaime Marquet. La konstruaĵo, el rektangula plano, organiziĝas en du internaj kortoj.

La konstruaĵo havas du horloĝojn. La unua kaj plej antikva estas en la ĉefa fasado kaj ĝi venas de la iama hospitalo de la Bona Okazintaĵo, kiu estis malkonstruita dum la reformado de la Pordo de la Suno, kaj la dua kaj aktuala, verkaĵo de la elstara horloĝisto Losada, en 1866. El tiu turhorloĝo praktike preskaŭ ĉiu hispano sekvas la ŝanĝojn de la jaroj dum la nokto el la 31-a de decembro al la 1-a de januaro, dum sur la placo oni celebras grandegan feston.

En la konstruaĵo dum la unua duono de la 20-a jarcento estis la centra policejo, do kien estis alportitaj la politikaj arestuloj.

40° 24′ 59.06″ N 3° 42′ 13.68″ U / 40.4164056 °N, 3.7038000 °U / 40.4164056; -3.7038000 (mapo)