Saltu al enhavo

Henriko Plantaĝeneto (3-a grafo de Lancaster)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henriko Plantaĝeneto
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1281 (1281-01-01)
Morto 22-an de septembro 1345 (1345-09-22) (64-jaraĝa)
en Leicester Castle
Ŝtataneco Reĝlando Anglio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Anĵua dinastio vd
Patro Edmundo Crouchback Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Blanche of Artois (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Tomaso Plantaĝeneto kaj Johana la 1-a de Navaro Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Maud Chaworth (en) Traduki
Alix of Joinville (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Henry of Grosmont, 1st Duke of Lancaster
 ( Maud Chaworth (en) Traduki)
Eleanor of Lancaster (en) Traduki
 ( Maud Chaworth (en) Traduki)
Mary of Lancaster (en) Traduki
 ( Maud Chaworth (en) Traduki)
Joan of Lancaster (en) Traduki
 ( Maud Chaworth (en) Traduki)
Blanche of Lancaster (en) Traduki
 ( Maud Chaworth (en) Traduki)
Maud of Lancaster, Countess of Ulster (en) Traduki
 ( Maud Chaworth (en) Traduki)
Isabelle de Lancastre (en) Traduki
 ( Maud Chaworth (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo feŭdulo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Henriko Plantaĝeneto (n. 1281, m. la 25-an de marto 1345) estis angla grafo, kaj nepo de Henriko la 3-a (Anglio). Li ludis gravan rolon rilate la desurtronigo de Eduardo la 2-a (Anglio).

Henriko estis la pli juna filo de Edmundo Crouchback kaj Blanka de Artezo, kaj frato de Tomaso Plantaĝeneto (2-a grafo de Lancaster), kiu forte kontraŭis Eduardon kaj kiu plurfoje ribelis.

En 1298/1299 Henriko ĉeestis la anglan parlamenton. En 1300 li batalis en Skotlando.

Henriko ne partoprenis la ribelojn de sia frato Tomaso. En 1322 Tomaso ekzekutiĝis, kaj Eduardo la 2-a konfiskis liajn bienojn kaj titolojn. Henriko petis ricevi tiujn. La 29-an de marto 1324 Eduardo restaŭris al li la rangon grafo de Leicester, kaj plurajn tagojn poste la titolon de grafo de Lancaster.

En 1326 Izabela de Francio, la ekzilita edzino de Eduardo, invadis Anglion, kaj Henriko aliĝis al ŝi, kuraĝigante aliajn potenculojn partopreni la ribelon. Eduardo fuĝis en Kimrion, kie Henriko kaptis lin. Izabela komandis lin malliberigi la reĝon en Kastelo Kenilworth. Tie Eduardo abdikis januaron 1327. Henriko nomumiĝis ĉefa konsilisto de ties sekvanto, Eduardo la 3-a), kaj generalo de la reĝa armeo lokata proksime al la markioj inter Anglio kaj Skotlando.

Ĉirkaŭ 1330 Henriko iĝis blinda.

Edzino kaj idoj

[redakti | redakti fonton]

Henriko edziĝis al nobelino, Maud Chaworth. Ili havis sep idojn:

  • Henriko de Grosmont (1-a duko de Lancaster) (ĉ.1300-1360/1361)
  • Blanka (ĉ.1305-1380), kiu edziĝis al Tomaso Wake (2-a barono Wake de Liddell)
  • Maud (ĉ.1310-1377), kiu edziĝis al Vilhelmo de Burgh (3-a grafo de Ulster)
  • Johana (ĉ.1312-1345), kiu edziĝis al Johano de Mowbray (3a barono Mowbray)
  • Izabela (ĉ.1317-post 1347), kiu iĝis abatino de Ambresbury
  • Eleanora de Lancaster (ĉ.1318-1371/1372), kiu edziĝis, unue al Johano de Beaumont (2-a lordo Beaumont), kaj due al Rikardo FitzAlan (10-a grafo de Arundel)
  • Maria (ĉ.1320-1362), kiu edziĝis al Henriko de Percy (3-a barono Percy), kaj estis la patrino de Henriko Percy (1-a grafo de Northumberland)