Maniĵa Davlatova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maniĵa Davlatova
Persona informo
Naskiĝo 31-an de decembro 1982 (1982-12-31) (41-jaraĝa)
en Kulob
Ŝtataneco Taĝikio
Alma mater Taĝika Nacia Universitato
Okupo
Okupo kantisto
vdr

Maniĵa Davlatova (en la taĝika: Манижа Давлатова, per arabaj literoj منیژه دولت, naskiĝis en 1982) estas taĝika kantistino, kiu kantas laŭ la stilo „persa pop-muziko”.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Maniĵa naskiĝis en 1982 en Kulobo (Taĝikio) kaj estas samurbanino de alia populara taĝika kantistino Ŝabnami Surajo. Ŝi faris du albumojn dum siaj koncertoj en Mazari-Ŝarifo (Afganio) kaj koncertis ankaŭ en Kabulo. Ŝi iĝis tre populara ne nur en sia hejmlando Taĝikio, sed ankaŭ en la najbara Afganio.

Ekde 2006 Maniĵa ne plu koncertas pro personaj kaj religiaj kialoj, sed foje ŝi skribas kantojn por aliaj taĝikaj kantistoj.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]