Katedralo de Tbiliso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katedralo de Tbiliso
ortodoksa katedralo [+]
Koordinatoj41° 41′ 51″ N, 44° 49′ 0″ O (mapo)41.697544.816666666667Koordinatoj: 41° 41′ 51″ N, 44° 49′ 0″ O (mapo)

Estiĝo2004

Katedralo de Tbiliso (Tbiliso)
Katedralo de Tbiliso (Tbiliso)
DEC
Lokigo de Tbiliso en Kartvelio

Map
Katedralo de Tbiliso

Vikimedia Komunejo:  Sameba Cathedral, Tbilisi [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Katedralo de la Triunuo (kartvele Sameba) estas la katedralo de la Ortodoksa Kartvela Eklezio en Tbiliso la ĉefurbo de Kartvelio. Ĝi estis konstruita en 2004 kaj dediĉita al la Sankta Triunuo. Ĝi ankaŭ funkcias kiel sidejo de la ortodoksa patriarkato de Kartvelio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La katedralo de Tbiliso antaŭe estis la katedralo Sioni. Ĉi tiu estis konstruita sur la monteto Sankta Elija kiu regas la riveron Kura, ĝi estas la plej granda preĝejo de la suda Kaŭkazio. Ĝi miksas plurajn arkitekturajn stilojn de Kartvelio. El krucforma plano, ĝi estas kronita en ĝia centro per kupolo tenata de ok kolonoj. Kruco 7,5m longa regas la komplekson. Ĝia sonorilturo troviĝas apude. La malgranda apuda preĝejo estas dediĉata al la Anonco de la Anĝelo.

La decido konstrui la katedralon komenciĝis en 1989 okaze de la 1500-jariĝo de la Kartvela Eklezio kaj kiel preparo por la du jarmiloj de la kristanismo. Ĝi estas projekto de la arkitekto Archil Andiachvili. La unua ŝtono de la katedralo estis benita la 23-an de novembro 1995 kaj la unua diservo okazis la 25-an de decembro 2002. Ĝi estis oficiale konsekrita la tagon de Sankta Georgo, patrono de la lando.

La katedralo (sen la kruco) mezuras 68 m longe, 77 m larĝe oriente okcidenten, 65 m larĝe de nordo al sudo, sur 5 000 m de la marnivelo.