Sankta Georgo
![]() |
Tiu ĉi artikolo temas pri la kristana sanktulo Georgo. Pri aliaj uzoj de la vorto vidu la koncernan apartigilon. |
Sankta | |||||
Georgo | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Γεώργιος | |||||
Naskiĝo | ĉ. 280 en Kayseri, Kapadocio, ![]() | ||||
Morto | 23-an de aprilo 303 en Nikomedio, Bithynia et Pontus, ![]() | ||||
Mortis pro | mortpuno vd | ||||
Mortis per | senkapigo vd | ||||
Tombo | Lod vd | ||||
Religio | kristanismo vd | ||||
Lingvoj | greka vd | ||||
Ŝtataneco | Roma regno vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Gerontius vd | ||||
Patrino | Polychronia vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | soldato • drakmortiginto • miraklisto vd | ||||
| |||||
Sanktulo | |||||
Festotago | 23-a de aprilo, ankaŭ 6-a de majo | ||||
Atributoj | lanco, drako, foje palma branĉo | ||||
Patroneco | Anglio, Kartvelio; skoltoj; kaj multaj aliaj | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||

Sankta Georgo aŭ Georgo de Kapadokio estis Romia soldato, kaj Kristana martiro. Li famiĝis pro mortigo de pesta drako, rakontita en la Ora Legendo de Jakobo de Voraĝino.
Vivo[redakti | redakti fonton]
Pri detaloj de lia vivo estas malcerteco. La plej fruaj kronikoj pri lia vivo jam enhavis plurajn fantaziajn erojn, sed ne la mortigon de la drako, kiu estis aldonita nur post la 11-a jarcento. La Gelasia dekreto en la 5-a aŭ en la 6-a jarcento deklaris nefidinda la kronikon Passio de Sancti Georgii.
Eble li naskiĝis en Kapadokio, eble en Palestino; li estis militisto kaj verŝajne tribuno; li estis martiro, verŝajne en Lod (antikve Lydda aŭ Diospolis), apud la nuna Tel-Avivo.[1][2]; post multaj torturoj kiujn li postvivis, li estis senkapigita. Lia oficiala mortotago estas la 23-a de aprilo, verŝajne ĉirkaŭ la jaro 303. Tamen ankaŭ estas teorioj ke eble li estis identa al nenomata kristana martiro mortigita en Nikomedio, en la romia provinco Bithynia et Pontus.
Kulto[redakti | redakti fonton]
La tombo de sankta Georgo en Lod unue menciita en 530, estis tre frue celo de pilgrimantoj. Supozeble oni konstruis preĝejon sur lia tombo jam dum la 4-a jarcento.[1]
En la katolika sanktula kalendaro sankta Georgo estas oficiale honorata la 23-an de aprilo.[3] Ankaŭ aliaj kristanaj eklezioj memorfestas sanktan Georgon en la sama tago. Tamen la Ortodoksa Eklezio festas ankaŭ la 6-an de majo.[2]
Sankta Georgo estas unu el la sanktaj helpantoj. Lia emblemo estas la Georga kruco, ruĝa sur blanka fono. Ĝi eniris interalie la flagojn de Anglio kaj Kartvelio. Sankta Georgo estas ankaŭ la patrono de la skolta movado.
Pliaj atributoj de la sanktulo estas la drako, la lanco, foje palma branĉo. Li estas tiele alegorio de la venko de la kristana fido super satano aŭ pli larĝsence de bono super malbono.
Georgo, arabe Jirjis, estas honorata kiel profeto de la islamanoj.[1][4]
Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ 1,0 1,1 1,2 A.Borrelli (2003). San Giorgio - Martire di Lydda (itale). Santi e Beati. Alirita 2016-04-23.
- ↑ 2,0 2,1 Joachim Schäfer (2016). Georg der Märtyrer (germane). Ökumenisches Heiligenlexikon. Alirita 2016-04-23.
- ↑ Calendarium Romanum Generale (latine). Missale Romanum. Alirita 2016-04-23.
- ↑ Georgo estas taksata de kelkaj uloj la sama homo de Al-Khidr. Ne ĉiuj konsentas pri tio. Vidu ĉi tie (angle).
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Sankta Georgo en Catholic Forum Arkivigite je 2013-09-06 per la retarkivo Wayback Machine Romkatolika hagiografio (angle).
- Sankta Georgo, patrono de skoltismo Arkivigite je 2002-08-02 per la retarkivo Wayback Machine (angle).
- Biografio de Sankta Georgo (germane).
-
Sankta Georgo kaj la Drako, Gustave Moreau, ĉirkaŭ 1880
-
Sankta Georgo, Raffaello Sanzio
-
Sankta Georgo kaj la Drako, Paolo Uccello, ĉirkaŭ 1470
-
Sankta Georgo, William Thomas Horton, 1898