Lod

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lod
la kristana kirko de sankta Georgo kaj minareto de la apuda moskeo
la kristana kirko de sankta Georgo kaj minareto de la apuda moskeo
la kristana kirko de sankta Georgo kaj minareto de la apuda moskeo
urbo

Blazono

Blazono
Administrado
Distrikto Centra distrikto de Israelo
Poŝtkodo 71100–71160
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 75 700  (2018) [+]
Loĝdenso 6 192 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 31° 57′ N, 34° 54′ O (mapo)31.9534.9Koordinatoj: 31° 57′ N, 34° 54′ O (mapo) [+]
Alto 65 m [+]
Areo 12,226 km² ( 122 2.6 ha) [+]
Lod (Centra distrikto de Israelo)
Lod (Centra distrikto de Israelo)
DEC
Lod
Lod
Situo de Lod
Lod (Israelo)
Lod (Israelo)
DEC
Lod
Lod
Situo de Lod

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lod [+]
vdr

Lod, hebree לוד, arabe اللد, latinliterigo laŭ DIN 31635 al-Ludd, estas urbo en Israelo. Ĝi situas en la centra distrikto de Israelo. Laŭ la stato de 2018 en la komunumo vivis 75 700 loĝantoj sur areo de 12,23 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 6 192 loĝantoj/km².

Laŭ la biblio (1 Kro 8.12), la loĝloko estis fondita de la tribo de Benjameno je la nomo Lod / לוד kiam la Izraelidoj konkeris la landon. Post esti detruita fare de la Asiria imperio, Lod estis ree setlita per judoj en la 5-a jarcento antaŭ nia erao kaj ricevis la nomon Lydda (malnovgreke Λύδδα) en helenismaj tempoj - tiun nomon ĝi tenis ĝis 1948, kiam ĝi renomiĝis laŭ la origina, antikva hebrea nomo.

Inter la 5-a jarcento antaŭ nia erao kaj ĝis la malfrua romia periodo, la urbo estis elstara centro por juda eduko kaj komerco. En 67 de nia erao, la romianoj konkeris la urbon. Inter tiam kaj ĉirkaŭ 200 de nia erao, la urbo iĝis romia kolonio kaj estis renomita Diospolis (antikvgreke: Διόσπολις, do "poliso de dio", 'urbo de Zeŭso'). Kristana tradicio identigas la urbon kiel la 4-a-jarcenta martirejo de Sankta Georgo, probable en 303. La baziliko de la Greka Ortodoksa Eklezio de Sankta Georgo situanta en la urbo verŝajne enhavas liajn restaĵojn. Ekde la plua evoluo de la 4-a jarcento la urbanoj estis grandparte kristanoj kaj apartenis al la orienta parto de la romia imperio, ekde 395 al la Bizanca Imperio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]