Rosemary West

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rosemary West
Persona informo
Naskiĝo 29-an de novembro 1953 (1953-11-29) (70-jaraĝa)
en Barnstaple
Lingvoj angla
Loĝloko HM Prison Low Newton
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Cleeve School
Familio
Edz(in)o Fred West
Okupo
Okupo seria murdisto
vdr

Rosemary Pauline West, aŭ "Rose" estas angla seria murdisto. Ŝi naskiĝis la 29-an de novembro 1953 en Barnstaple[1]. Ŝi nun loĝas en prizono en Durham, post la 1995a kulpigo de 10 murdoj. Ŝia edzo, Fred West, kiu mortigis sin atendante juĝon, verŝajne laboris kun ŝi torturi kaj murdi almenaŭ 10 junulinojn, multaj ĉe la familia domo en Gloucester, Anglio.

Verŝajne Fred West faris almenaŭ 12 murdojn. Rosemary ne partoprenis en la du unuaj; ŝi ankoraŭ ne renkontis Fred dum tiu tempo.

Frua vivo kaj edziĝo al Fred West[redakti | redakti fonton]

Ŝia fraŭlina nomo estis Letts. Ŝia gepatroj estis William Andrew kaj Daisy Gwendoline Letts. La gravedo estis malfacila kaj la patrino suferis de deprimo. Pro tio, gravede, ŝi havis ŝokterapion. Iuj proponis ke tio kaŭzis damaĝon al Rosemary[2]. Dum la adoleskaj jaroj de la vivo de Rosemary, al ŝi mankis humuron kaj ŝi ne ĝuis lernejon.

Post la eksedziĝo de ŝiaj gepatroj, Rosemary ekloĝis sole kun ŝia patro je la aĝo de 16. Dum tiu tempo, ŝi renkontis Fred. Ankaŭ dum tiu tempo, ŝia patro seksperfortis ŝin multfoje. La patro ne apogis la rilaton inter ŝi kaj Fred, sed je la jaro 1970, ŝi jam gravediĝis kun li.

Rosemary malkutime laboris kiel prostituo, ofte dum Fred spektis[3]. Unu de la plej kutimaj vizitantoj al la bordelo de adreso 25 Cromwell Street estis ŝia propra patro. Ofte ŝi iĝis graveda, kaj naskigis ok infanojn: Heather Anne (oktobro 1970), Mae (junio 1972), Stephen Andrew (aŭgusto 1973), Tara (decembro 1977), Louise (novembro 1978), Barry (junio 1980), Rosemarie (aprilo 1982) and Lucyanna (julio 1983).

Kvin de la infanoj estis idoj de Fred, sed Tara, Rosemarie kaj Lucyanna estis idoj de klientoj.

Eĉ post la naskiĝo de ŝia kvara bebo, la patro de Rosemary vizitis por seksumi, kaj poste seksumis kun Anne-Marie, filino de Fred[4].

Krimoj[redakti | redakti fonton]

La West paro kutime kolektis knabinojn de bushaltejoj ĉirkaŭ Gloucester kaj enprizonigis ilin en la domo de familio West dum multaj tagoj antaŭ la murdoj[5].

Dum majo 1992, Fred seksperfortis unu de siaj filinoj kaj filmis la agon. La filino konfidis tion al ŝiaj amikoj en lernejo kaj la 4-an de aŭgusto, unu amiko diris al ŝia patrino, kiu raportis al la polico. Rosemary estis arestita kiel helpinto de la krimo, kaj la gefiloj adoptiĝis de aliaj gepatroj. En juĝejo, la du primaraj atestantoj rifuzis atesti la 7-an de junio 1993. Tamen, policanoj daŭrigis esplori la malaperon de la filino Heather.

Heather Ann West, filino de Rosemary kaj Fred, estis murdita en junio 1987, kaj enfosita sub la ekstera sidejo en la kampo malantaŭ la familia domo. Post la mortigo, la paro eksplikis al enketemaj najbaroj ke Heather fuĝis kun ŝia lesbanina partnerino. Ofte Fred minacis la aliajn gefilojn ke ili "finos sian vivon en la grundo kun Heather" se ili malbone kondutis.

Kulpigo[redakti | redakti fonton]

Rosemary pledis senkulpa en oktobro 1995, sed la ĵurio trovis ŝin kulpa je la 22-an de novembro 1995, de 10 murdoj. La juĝisto kondamnis ŝin al ĝismorta puno en prizono.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-03-22. Alirita 2010-05-07.
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-12-07. Alirita 2010-05-07.
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-02-14. Alirita 2010-05-07.
  4. Burn 1998, paĝoj 225-227
  5. http://www.tvsa.co.za/default.asp?blogname=fromthecouch&ArticleID=2556