Johano la 1-a (Hungario)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johano la 1-a
Reĝo de Hungario
Persona informo
Szapolyai János
Ivan Zapoljski
Naskiĝo 2-an de februaro 1487 (1487-02-02)
en Spiŝa burgo
Morto 17-an de julio 1540 (1540-07-17) (53-jaraĝa)
en Sebeș, Transilvanio
Tombo Kronada Ruino-Baziliko de Székesfehérvár vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungara reĝlando vd
Subskribo Johano la 1-a (Hungario)
Familio
Dinastio Zápolya vd
Patro István Szapolyai vd
Patrino Hedvig de Teŝino vd
Gefratoj Barbara Zápolya • György Zápolya • Countess Krisztina Zápolya de Szepes vd
Edz(in)o Izabela JogajlidoIzabela Jogajlido vd
Amkunulo Kardosné vd
Infanoj Johano Sigismondo Zápolya vd
Profesio
Okupo monarko vd
Vojevodo de Transilvanio
Dum 15111526
Antaŭulo (nekonata)
Sekvanto Stefano Báthori
(Kontraŭ-)Reĝo de Hungario kaj Slavonio
(kontestita de Ferdinando la 1-a)
Dum 15261540
Antaŭulo Ludoviko la 2-a
Sekvanto Johano Sigismondo Zápolya
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johano la 1-a, János Szapolyai, János Zápolya estis hungara reĝo inter 1526 kaj 1540 naskiĝinta la 2-an de februaro 1487, Spiŝa burgo kaj mortinta en Szászsebes (Rumanio) la 22-an de julio 1540.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Johano la 1-a estis 1511 vojvodo de Transilvanujo, en 1514 venkis super Georgo Dózsa kaj kruele ekzekutigis lin kaj liajn subestrojn. En 1526 li venis al batalo Mohács malfrue kun la milittrupoj transilvanujaj. Oni elektis lin reĝo la 5-an de novembro 1526 en la landkunveno de Székesfehérvár, kaj oni kronis lin la 10-an de novembro. En 1528 de antaŭ la trupoj de Ferdinando la 1-a enpremiĝis en Pollandon. Por rehavigi sian reĝecon li petis la defendon de la sultano Sulejmano la 1-a, kaj sekve en 1529 li denove iĝis reĝo de fortikaĵo Buda kaj de la plej granda parto de la lando. En 1538 en la pactraktato de Várad li postlasis sian landon post sia morto al Habsburgoj. En la sekva jaro disigis la pactraktaton kaj postlasis sian reĝecon al sia edzino kaj sia filo, János Zsigmond. Li estis sendecidema, senpova reĝo. Lia edzino estis Izabela Jogajlido, filino de la pola reĝo Sigismondo la 1-a, kiu estis lia bofrato.


Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon