Rebecca Romijn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rebecca Romijn
Persona informo
Rebecca Romijn
Naskiĝo 6-an de novembro 1972 (1972-11-06) (51-jaraĝa)
en Berkeley
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Kalifornio en Santa Cruz • Berkeley High School vd
Familio
Edz(in)o Jerry O'Connell • John Stamos vd
Profesio
Okupo aktoromodelo • televida aktoro • filmaktoro • voĉaktoro vd
Aktiva dum 1991– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rebecca ROMIJN (pli frue Rebecca Romijn-Stamos; 6-an de novembro 1972 en Berkeley, Kalifornio) estas usona aktorino kaj iama fotomodelo.

Rebecca Romijn (Life Ball 2010)

Post lernado en Berkeley High School, ŝi studis muzikon en Universitato de Kalifornio. Ŝi interrompis sian studadon kaj ekmodelis. Ŝi translokiĝis por 2,5 jaroj en Parizon kaj pozis interalie por Sports Illustrated, Christian Dior kaj Victoria's Secret. De 1998 ĝis 2000 moderis ŝi la MTV-programon House of Style.

Ŝi aperis en la kineja filmo unuafoje en Austin Powers – Spion in geheimer Missionarsstellung, kie ŝi ludis sin mem. La trarompon alportis por ŝi en 2000 la unua grava rolo: la form-ŝanĝanto Mystique en la sukcesa komiks-filmigo X-Men. Ŝi ludis la saman rolon en la daŭrigoj, en X-Men 2 (2003) kaj X-Men 3 (2006). Ŝi ludis en 2002 en refilmigo de Rollerball sian unuan ĉefrolon kaj samjare ŝi transprenis ankaŭ la ĉefrolon en la erotiktrilera filmo Femme Fatale. Ŝi ludis en 2004 denove en filmigo de Marvel Comics: The Punisher.

Romijn geedziĝis en 1998 kun aktoro John Stamos kaj alprenis la nomon Rebecca Romijn-Stamos. Kiam ili disiĝis en 2004 kaj divorcis en 2005, ŝi ek-reuzis la naskiĝnomon. En 2007, ŝi geedziĝis kun aktoro Jerry O'Connell. Ŝi iĝis patrino de ĝemeloj la 28-an de decembro 2008.

Ŝi ludis de 2007 ĝis 2008 – kun Eric Mabius kaj Vanessa Lynn Williams – transseksan personon post ties seks-ŝanĝo, en la usona televida serio Ugly Betty.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

  • 1997: Friends (televida serio)
  • 1998: Dirty Work
  • 1998–2000: House of Styles (televida serio)
  • 1999: Austin Powers: The Spy Who Shagged Me
  • 1999: Hefner: Unauthorized (TV)
  • 2000: X-Men
  • 2000: Jack & Jill (televida serio)
  • 2001: Rollerball
  • 2002: MADtv (televida serio)
  • 2002: S1m0ne
  • 2002: Femme Fatale
  • 2003: X-Men 2
  • 2004: The Punisher
  • 2004: Godsend
  • 2006: Man About Town
  • 2006: X-Men: The Last Stand
  • 2006: Pepper Dennis (televida serio)
  • 2006: The Alibi
  • 2006–2008: Ugly Betty (televida serio)
  • 2007: Drawn Together (televida serio)
  • 2007: Carpoolers (televida serio)
  • 2008: Lake City
  • 2009–2010: Eastwick (televida serio)