Edgar Valdez Villarreal

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Edgar Valdez Villarreal, konata ankaŭ kiel La Barbie (naskiĝis la 11-an de aŭgusto 1973 en Laredo, Teksaso, Usono), estas meksikusona drogotrafikisto, kiu laboris dum kelkaj jaroj por la kartelo de Beltrán-Leyva kiel vicestro.

De la komenco de 2010 li separiĝis de la fratoj Beltrán-Leyva kaj ekkreis sian propran kartelon.[1] Valdez estis ankaŭ ĉefa ekzekutisto de la bando nomita Los Negros.[2][3]

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Edgar Valdez devenas de mezriĉa usona familio[4] kaj eble eĉ estas usona civitano.[5]

Li estis futbalisto kaj poste malgranda surstrata drogovendisto en sia naskiĝloko Laredo, de kie post kelkaj konfliktoj kontraŭ la leĝo li elmigris al Meksiko, kontaktis kun grandaj bandoj kaj komencis karieron de granda drogotrafikisto. Li moviĝis ĉefe en Meksikurbo kaj Akapulko.

Valdez daŭrigis siajn krimajn agadojn per vendado kaj kontrabando de mariĥuano en la kartelo de Sinaloa.[4]

Kadavroj pendantaj de ponto[redakti | redakti fonton]

La 22-an de aŭgusto oni trovis pendantaj perpiede de ponto super la aŭtoŝoseo de Meksikurbo al Akapulko ĉe Cuernavaca kvar dekapitajn kadavrojn. Tiuj estu laŭ aldonita noto averto al Valdez kaj ties helpantoj.[5]

Aresto[redakti | redakti fonton]

La 30-an de aŭgusto, 2010, li estis arestita de la meksika federacia polico.[6]

Stariĝis kontraŭ li por kaptado sumo de ĉirkaŭ du milionoj da dolaroj. La 30-an de aŭgusto 2010 li estis kaptita proksime de Meksikurbo. Li estas akuzata de endanĝerigo de la nacia sekureco Felipe Calderón nomis lin la plej serĉatan meksikan krimulon. Laŭ la usona departemento pri drogserĉado Valdez laboris en la kartelo de Beltrán-Leyva. Krome li estintus estro de grupo respondeca pri granda nombro de murdoj,[7] kaj supozebla respondeco pri la disvastigo de la drogomilito al centra kaj suda Meksiko. Ne ekzistas informoj pri ebla transigo al Usono.[8]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Anabel Hernández, "Las vidas de “El Indio” (hispane)", Por Esto, April 23, 2010. Arkivigite je 2011-07-22 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-22. Alirita 2010-09-01.
  2. Freeman, Laurie. State of Siege:Drug-Related Violence and Corruption in Mexico. Woodrow Wilson International Center for Scholars (angle), p. 7,13,15. Arkivigite je 2006-11-04 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-11-04. Alirita 2010-09-01.
  3. Samuels, Lennox, "Lieutenant in Mexican drug cartel a wanted man (angle)", Dallas Morning News, March 21, 2006. Kontrolita 2008-04-13.
  4. 4,0 4,1 Spiegel: Meksika polico kaptas drogĉefon (germane)
  5. 5,0 5,1 NZZ: Kvar dekapitaj kadavroj pendas de ponto (germane)
  6. "Mexico arrests 'drug lord' Edgar Valdez", BBC News, 2010-08-31. Kontrolita 2010-08-31.
  7. Frankfurter Rundschau: Drogoĉefo "La Barbie" kaptita
  8. NZZ: «Barbie» arestita